Antal Stašek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antal STAŠEK)
Antal Stašek
Antal Stašek (1908)
Antal Stašek (1908)
Persona informo
Antal Stašek
Naskonomo Antonín Zeman
Naskiĝo 22-an de julio 1843 (1843-07-22)
en Stanový
Morto 9-an de oktobro 1931 (1931-10-09) (88-jaraĝa)
en Dolní Krč
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥapolafrancarusagermana vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Partio Malnovĉeĥa partio vd
Familio
Infanoj Ivan Olbracht • Vladimír Zeman vd
Profesio
Alia nomo Antal Stašek • Tomeš vd
Okupo verkistolingvisto • poeto-juristo • poeto • advokatoĵurnalistotradukistojuristopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Revuloj de nia monataro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal STAŠEK, propranome Antonín ZEMAN (naskiĝis la 27-an de julio 1843 en Stanový - mortis la 9-an de oktobro 1931 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de romanoj.

Li estis la plej aĝa el dek gefratoj, studis gimnaziojn en Jičín kaj Krakovo, juron li studis en Prago kaj finis ĝin en Krakovo. Laboris kiel advokato kaj pedagogo, kvin jarojn kiel deputito. Post la Unua mondmilito li translokiĝis al Prago kaj loĝis ĉe sia filo Ivan Olbracht kaj lia edzino Helena Malířová, kiuj ankaŭ estas gravaj verkistoj.

Liaj ĉefverkoj estas Revuloj de nia montaro pri popola spiritismo, En obskuraj vorticoj kaj Pri ŝuisto Matouŝ kaj liaj amikoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Václav (1872, Venceslao - poemoj)
  • Nedokončený román (1878, Nefinita romano)
  • Básně (1880, Poemoj)
  • Z doby táborů (1884, El la tempo de mitingoj)
  • Blouznivci našich hor (1895, Revuloj de nia monataro)
  • V temných vírech (1900, En obskuraj vorticoj)
  • Na rozhraní (1908, Ĉe la dislimo)
  • Otřelá kolečka (1912, Trivitaj radetoj)
  • Přelud (1918, Ĥimero)
  • Bohatství (1918, Riĉeco)
  • Zápasy (1924, Luktoj)
  • Když hlad a válka zuřily (1924, Kiam malsato kaj milito furiozis)
  • Stíny minulosti (1924, Ombroj de la pasinteco)
  • Bratři (1925, Fratoj)
  • Vzpomínky (1926, Rememoroj)
  • Boj o Masaryka (1926, Batalo pri Masaryk)
  • Uprchlík (1926, Fuĝinto)
  • Pozdní plamínky (1927, Malfruaj flametoj)
  • O ševci Matoušovi a jeho přátelích (1932, Pri ŝuisto Matouŝ kaj liaj amikoj - filmigita)

Postmorte aperis:

  • Záboj (1937)
  • Dozvuky (1960, Postsonoj)