Antal Szécsi (skulptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Szécsi
Antal Szécsi
Antal Szécsi
Persona informo
Naskonomo Scheftsik Antal
Naskiĝo la  29-an de majo 1856(nun 1856-05-29)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto 15-an de junio 1904 (1904-06-15)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Antal Szécsi [sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szécsi Antal estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Schefcsik [ŝefĉik] ĝis 1885.

Gábor Baross fare de Antal Szécsi (1898)

Antal Szécsi [1] naskiĝis la 29-an de majo 1856 en Pest (urbo) (laŭ alia fonto en Pécs) (Hungara reĝlando), li mortis la 15-an de junio 1904 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Szécsi frekventis mezlernejon kaj praktikadis en skulptado ĉe Ignác Oppenheimer, poste en 1873 li studis de Edmund von Hellmer en Akademio de Belartoj de Vieno akirinta diplomon en 1882. Post siaj studoj li skulptadis en Vieno. Li hejmenvenis kaj instruis en Reĝa Teknikuniversitato József inter 1894–1904. Krom la instruado li kreis novbarokajn statuojn, ornamaĵojn al konstruaĵoj (Parlamentejo (Budapeŝto), Palaco Vigadó), altarojn (Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros), Preĝejo Sankta Jozefo (Józsefváros), Preĝejo Ĉieliro de Maria (Belváros)), tombomonumentojn.

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]