Antal Vizaknai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal Vizaknai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vizaknai Antal estis hungara statistikisto, membro (korespondanta en 1905) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina nomo estis Vizneker Antal.

Antal Vizaknai [1] Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de decembro 1863 en Ürög (apartenaĵo de Pécs). Li mortis la 29-an de novembro 1911 en Rácváros (apartenaĵo de Pécs).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Vizaknai frekventis gimnazion en Pécs, universitaton en Budapeŝto. Li doktoriĝis el ŝtatoscienco en 1886. En la sekva jaro li eklaboris en la tutlanda statistika oficejo, kie li atingis pli kaj pli altajn postenojn. En 1901 li iĝis vicdirektoro, en 1906 li ricevis la rangon ministra konsilisto. Li okupiĝis nur pri la hungaraj statistikaj datenoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Felelet dr. Apáthy István úrnak a jogi vizsgálatok reformja tárgyában (1889)
  • A magyar szent korona országainak 1897. évi népesedési mozgalma (1898)
  • Des points de vue sociaux et economiques dans les denombrements effectues a la fin du XIX. et au commencement du XX. siècle (1902)
  • Az 1910 végén tartandó magyar népszámlálás (1910), ankaŭ germane kaj france

Fontoj[redakti | redakti fonton]