Antanas Grincevičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antanas Grincevičius
Persona informo
Naskiĝo 30-a de junio 1950
en vilaĝo Lendrikės, distrikto Raseiniai, (Litovio)
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton du eseoj de Doloresa Kazragytė, eseo Tombo de patro de Jurgis Kunčinas kaj rakonto Ŝtelisto de Jurgis Savickas.
Verkis en Esperanto artikoloj en revuoj „Monato" kaj „La Gazeto
Aliaj aktivaĵoj publicisto
Esperantistiĝis en 1987
vdr

Antanas Grincevičius, ĝis oktobro 1995 familnomo estis Krencevičius, (naskiĝis la 30-an de junio 1950 en vilaĝo Lendrikės, distrikto de Raseiniai, Litovio) estas matematikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1968 li finis mezlernejon de Pakražantis (distrikto Kelmė) kaj en 1973 – studojn de aplikata matematiko en Vilna Universitato. Li kiel programisto laboris en Informa Centro de Ministerio pri Konstruado (1973-1982), en Sciencesplora Instituto pri Elektroveldaj Instalaĵoj (1982-1992), en Sciencesplora Instituto de Komputiloj (1992-1993), en Litova Nacia Opera kaj Baleta Teatro (1993-1998), en Instituto de Matematiko kaj Informadiko (1999-2013).

En Esperanta movado[redakti | redakti fonton]

Kun Esperanto A. Grincevičius unuafoje renkontiĝis ankoraŭ dum studentaj jaroj, en la kurso gvidita de studentino de pli alta kurso Regina Mašalaitė (nun Grzębowska, kunlaborantino de La Internacia Centro Pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz). Tamen jam post unu jaro Esperanto estis forgesita, la verda steleto perdita, tamen la ĝermo ne pereis. Post longaj jaroj (en 1987) li tralegis la libreton Kalba ir žmonės (Lingvo kaj homoj) de Laurynas Skūpas kaj ekraviĝis pri la lingvo. Denove finis E-kurson por komencantoj ĉe Vincas Grigaitis. Dum 19911994 li kompostis la revuon Litova Stelo, estis ĝia redakcia konsiliano (19962005). Ekde la n-ro 4, (1994), prizorgis la rubrikojn Atentindaj eventoj en Litovio kaj Mozaiko de Litovia vivo. En Litova Stelo estis publikigitaj liaj tradukaĵoj: du eseoj de Doloresa Kazragytė, eseo Tombo de patro de Jurgis Kunčinas kaj rakonto Ŝtelisto de Jurgis Savickas. Li verkas artikolojn por esperantlingva Vikipedio. Li la 10-an de oktobro 2008 lanĉis esperantlingvan blogon Barelo. En la revuo Monato dum 19932004 estas publikitaj ĉirkaǔ 44 artikoloj, en la franca revuo La Gazeto - lia recenzo pri la libro La sekreta miraklo de Jorge Luis Borges.

Fontoj[redakti | redakti fonton]