Antanas Poška

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antanas POŠKA
Antanas Poška1.jpg

en 1969

Personaj informoj
Naskiĝo 24-a de marto 1903
en

Gripkeliai, distrikto Pasvalys (Litovio)

Morto 16-a de oktobro 1992
en Vilnius
Nacieco litovo
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Verkis en Esperanto Ni ĉiuj estas fratoj. Impresoj de vojaĝo tra Oriento kaj Hindio (tajpaĵo, 1970)
Esperantistiĝis en 1913
v  d  r
Information icon.svg

Antanas POŠKA (ĝis 1929 Paškevičius, naskiĝis la 24-an de marto 1903 en Gripkeliai, distrikto Pasvalys, mortis la 16-an de oktobro 1992 en Vilnius, enterigita en Antakalnis-tombejo) estis litova vojaĝanto, antropologo, esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum 1926-1929 A. Poška studis medicinon en Litovia Universitato[1] (urbo Kaŭno). En 1929 li kaj Matas Šalčius komencis motorciklan vojaĝon al Hindio tra Eŭropaj landoj (Germanio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Grekio k.a.), Egipto, Sirio, Turkio, Irako, Irano. Dum 1931-1933 li studis antropologion en Mumbaja universitato. Dum 1933-1936 li partoprenis en antropologiaj ekspedicioj tra Suda kaj Sudorienta Azio, kolektadis somatometrajn donitaĵojn pri malgrandaj ŝine parolantaj popoloj loĝantaj en nordvesta Himalajo.
En 1936 A. Poška tra Afganujo, Irano, kaj Turkia Kurdistano vojaĝis al Litovio Tamen en Turkio estis suspektita kiel angla spiono. Li estis arestita kaj poste ekzilita al Bulgario. Ĉi tie li 8 monatojn kolektis memoraĵojn pri Jonas Basanavičius, eminenta aganto por sendependeco de Litovio, esploradis grotojn de bulgaraj montaroj.[2] En decembro 1936 li revenis en Litovion.[3]
Dum la germana okupacio li laboris kiel bibliotekisto. A. Poŝka donis azilojn al multaj judoj, rifuĝintaj el Vilna getto.[4] Pro savado de judoj, lia rememoro estis honorita per Litovia ŝtata distingo Kruco por Savado de Pereantoj[5] (1998) kaj per Israela distingo Justulo Inter Nacioj de la Mondo[6] (2000).
En 1944 A. Poška oficis kiel estro de biblioteka fako en sovetlitova Popolkomisariato de Klerigo. Li provis kontraŭstari la ordonon transdoni literaturon de litovaj klasikuloj por makulaturo. Tio estis unu en la kaŭzoj de lia aresto en 1945. Poste A. Poška estis ekzilita al Nordo-Komio (Vorkuta). El Nordio oni translokigis lin al Kazaĥio.[7] Dum 1949-1958 li laboris en landesploraj muzeoj en Mezazio, partoprenis en arĥeologiaj kaj kompleksaj ekspedicioj. El la ekzilo li revenis en Litovion en 1958.[2] Somere 1959 li ekloĝis en Vilnius.
Siajn vojaĝojn li publikigis en duvoluma libro (litovlingve) De Baltmaro ĝis Bengalio (1939). Li publikis artikolojn pri hindaj popoloj, ilia literaturo kaj iliaj kutimoj, pri arĥeologia laboro de Mezaziaj muzeoj. A. Poška enlitovigis kelkajn verkojn de R. Tagore. En la ekzilo li faradis notojn sur betulŝelo. Tiel estis verkita libro Requiem (eldonita litovlingve en 1989).

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Unuafoje A. Poška renkontiĝis kun Esperanto estante 10-jara[8] knabo. En 1913 li ricevis pere de lia onklo lernolibron de Esperanto kaj komecis memlerni.[8] Kun E-movado lin konatigis germana ĝendarmo - esperantisto dum la Unua mondmilito en 1917.[8] En 1924 li finis kurson kaj ricevis ateston pri rajto instrui Esperanton. A. Poška gvidis E-kursojn en tri gimnazioj..[8] Li kunlaboradis en Litova Stelo (1922-1926, 1935-1940), estis ĝia administranto, preparadis ĉiusemajnan radio-programon en Esperanto kaj estis ĝia parolisto (1926-1929, 1938-1940). A. Poška eldonis ŝlosilon por litovoj (1929), verkis en Esperanto Ni ĉiuj estas fratoj (manuskripto, fragmente aperigita en Horizonto de Soveta Litovio kaj Litova Stelo). En Bulgario li prelegis en 27 urbojn, gvidis E-kursojn en Sofio laŭ Ĉe-metodo.[3]
Li partoprenis en E-kongresoj en Nürnberg (1923), Viena (1924), SAT kongreso en Leningrad (1926).
Antanas Poška estis prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1937-1940), prezidanto de Vilna Esperanto-klubo (1965-1969). Multe da energio kaj tempo A. Poška dediĉis al organizado de BET-9 Vilnius, 1967), en kiun la unuan fojon dum soveta regperiodo venis esperantistoj el eksterlandoj (Pollando, Bulgario, Hungario, Finnlando).[3]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto raktas ("Ŝlosilo de Esperanto", 1929, aliaj eldonoj: 1960, 1969, 2003)
  • Nuo Baltijos iki Bengalijos ("De Baltmaro ĝis Bengalio", 2 volumoj, 1939)
  • Ni ĉiuj estas fratoj. Impresoj de vojaĝo tra Oriento kaj Hindio (tajpaĵo, 1970)
  • Nuo Baltijos iki Bengalijos. 1 d.: Su gervėmis į pietus ("De Baltmaro ĝis Bengalio", 1a vol.: "Kun gruoj al sudo", 2002)
  • Nuo Baltijos iki Bengalijos. 2 d.: Pas faraonų palikuonis ("De Baltmaro ĝis Bengalio", 2a vol.: "Ĉe idoj de faraonoj", 2003)
  • Nuo Baltijos iki Bengalijos, 3 d.: Judėjos slėniais ir aukštumomis ("De Baltmaro ĝis Bengalio", 3a vol.: "Tra valoj kaj altaĵoj de Judeo", 2004)
  • Nuo Baltijos iki Bengalijos. 4 d.: Tarp praeities miražų ("De Baltmaro ĝis Bengalio", 4a vol.: "Inter miraĝoj de pasinteco", preparis Albinas Degutis, 2006)
  • Nuo Baltijos iki Bengalijos, 5 d.: Irano kupranugarių keliais ("De Baltmaro ĝis Bengalio", 5a vol.: "Laŭ kamelaj vojoj de Irano", preparis Albinas Degutis, 2008)
  • Requem (1989, 2004)
  • Mano gyvenimo pasaka ("Fabelo de mia vivo", 2003)
  • Requem (en la litova kaj Esperanto, esperantigis Vida Beinortienė , 2005)
  • Mano gyvenimo pasaka ("Fabelo de mia vivo", 3 sonbendaj kasedoj , 2004)
  • Mano gyvenimo pasaka ("Fabelo de mia vivo", sondisko, MP3-formato, 2004)
  • Mano gyvenimo pasaka ("Fabelo de mia vivo", 4 sondiskoj, WAV- formato, 2004)
  • Nuo Baltijos iki Bengalijos. 1-3 dalys ("De Baltmaro ĝis Bengalio", surbendigitaj 3 volumoj, 2003-2005)

Verkoj pri A. Poška[redakti | redakti fonton]

  • Jokūbas Skliutauskas, Erelių ola ("Groto de agloj", pri antropologo A. Poška, 1971)
  • Jokūbas Skliutauskas, Prie Suleimano sosto ("Ĉe Sulejmana trono", pri vojaĝoj kaj esploroj de A. Poška, 1989)
  • Albinas Degutis, Antano Poškos gyvenimo ir veiklos datos ("Datoj de vivo kaj agado de Antanas Poška", 2002)
  • Antanas Poška (rememoroj pri Antanas Poška, kompilis Augustas Kubilius, 2003)
  • Albinas Degutis, Antano Poškos bibliografija, 1920-2006 ("Bibliografio de Antanas Poška, 1920-2006", 2006)
  • Iš Antano Poškos fotoalbumų : fotografijų paroda : katalogas ("El fotoalbumoj de Antanas Poška", katalogo, kompilis Vidas Dulkė, 2003)

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dum diversaj historiaj periodoj la universitato nomiĝis: Litovia Universitato, Universitato de Vytautas la Granda respektive Vytautas-Magnus-Universitato, Kaŭna Universitato, Kaŭna Ŝtata Universitato de Vytautas la Granda, Kaŭna Ŝtata Universitato
  2. 2,0 2,1 Gediminas Ilgūnas, Lietuvių keliautojas Antanas Poška, Mokslas ir gyvenimas, 2002/4
  3. 3,0 3,1 3,2 Vytautas Šilas, Kavaliro de la verda stelo (2), Litova Stelo, n-ro 3, 2003, p. 1-5
  4. Jokūbas Skliutauskas, Ne nur esperantisto, Litova Stelo, n-ro 3, 2000, p. 14-15
  5. Prezidento tarnybos informacija, 1998 09 17
  6. Righteous Among the Nations Honored by Yad Vashem By January 1, 2009
  7. Inita Tamošiūnienė, Li vivos plu inter ni, Litova Stelo, n-ro 6, 1992, p. 4-9
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Vytautas Šilas, Kavaliro de la verda stelo (1), Litova Stelo, n-ro 2, 2003, p. 1-4