Triopa Entento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antanto)
1914

La Triopa Entento (aŭ aliancaj potencoj) estas la Kora Entento subskribita en 1908, poste pligrandiĝinta kun Rusio.

La Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio subskribis la Koran Ententon la 8-an de aprilo 1904, interkonsentante pri siaj interesoj en Egiptio, Maroko, orienta Azio kaj la fiŝkaptorajtoj ĉirkaŭ Novlando.

La Unuiĝinta Reĝlando kaj Rusio subskribis similan interkonsenton la 31-an de aŭgusto 1907 pri siaj interesoj en Persio kaj Afganio. La du akordoj kune kun la franca-rusa alianco de januaro 1894 estas la "Triopa Entento".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]