Antarkta duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antarkta duoninsulo
Mapo de la Antarkta duoninsulo
Mapo de la Antarkta duoninsulo
duoninsulo
Akvejo 1 Maro de Weddell
Akvejo 2 Bellingshausen-See

Geografia situo

69° 30′ 0″ S, 65° 0′ 0″ U (mapo)-69.5-65Koordinatoj: 69° 30′ 0″ S, 65° 0′ 0″ U (mapo)
Antarkta duoninsulo (Antarkto)
Antarkta duoninsulo (Antarkto)
DEC
Antarkta duoninsulo
Antarkta duoninsulo

Map

Longo 1 200 km
Booth Island kaj Monto Scott sur la okcidenta parto de la Antarkta duoninsulo
Booth Island kaj Monto Scott sur la okcidenta parto de la Antarkta duoninsulo
vdr

La Antarkta duoninsulo estas la plej norda parto de la antarkta kontinento kaj la sola parto de tiu, kiu etendiĝas trans la suda Arkta Cirklo. Ĝi havas la longon de ĉ. 1200 km kaj situas proksime al Sud-Ameriko. Duoninsulo Triunuo estas la ekstrema norda parto de la Antarkta Duoninsulo. La Duoninsulo Triunuo etendas nordorienten por proksimume 130 km (81 mejl.) al Kabo Dubouzet de imaga linio liganta la pinton de la Kabo Kjellman ĉe la nordokcidenta marbordo kun Kabo Longing sur la sudorienta marbordo.

Geografio kaj klimato

La duoninsulo estas grandprocente montara kaj kelkaj montoj altiĝas ĝis 2800 m. Tiu montaro estas rigardita kiel daŭrigo de la sudamerika Andoj. Ĉar la duoninsulo havas la plej moderan klimaton sur la Antarkto (temperaturo somere ĉe la bordo de 0 ĝis 3 celsiusaj gradoj, vintre -10 ĝis -20 gradoj), troviĝas tie kaj sur multaj proksime situantaj insuloj la plej granda denso de esploraj stacioj sur la antarkta kontinento. La plej norda parto de la duoninsulo estas Hope Bay (Espero-Golfo), 63º 23' S, 57º 0' Okc.

Biogeografie la duoninsulo estas, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), la ĉefa parto de la ekoregiono "tundro de okcidentantarkto" el la antarkta ekozono.

Najbaraj insuloj estas Insulo Neĝomonteto...

Politikaj pretendoj

La duoninsulon pretendas por si Argentino, Ĉilio, Grand-Britio kaj estas aperigitadividita en siajn antarktajn teritoriojn. La duoninsulo do staras – kiel tuta Antarkto – sub efiko de la Antarkta traktato.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj