Antarkta ekozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda kolonio de reĝa pingveno, Salisbury Plain, Sud-Georgio

La antarkta ekozono estas unu el la ok tersupraĵaj ekozonoj. Ĝi inkluzivas kaj Antarkton kaj plurajn insularojn en la Suda Oceano. Tiu ĉi ekozono do ne tute kongruas kun la kontinento kiu portas la saman nomon.

Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo.

Priskribo

La kontinento de Antarkto estas tiel malvarma kaj seka ke ĝi fakte ne toleris vaskulajn plantojn dum milionoj da jaroj, kaj nuntempe ĝia flaŭro konsistas el ĉirkaŭ 250 likenoj, 100 muskoj, 25-30 hepatikoj, proksimume 700 tersupraĵaj kaj akvaj algaj specioj, kiuj vivas sur la areoj de elmetitaj roko kaj grundo ĉirkaŭ la marbordo de la kontinento. La du angiospermaj specioj de Antarkto estas antarkta hargreso (Deschampsia antarctica) kaj antarkta perloradiko (Colobanthus quitensis), estas trovitaj en la nordaj ka okcidentaj partoj de la Antarkta duoninsulo. La antarkta ekozono, larĝe konsiderate, ankaŭ gastigas diversecon de besta vivo, inkluzive pingvenojn, pinipedojn, kaj balenojn.

Tundro sur la Duoninsulo Rallier du Baty, Kergelenoj.

Pluraj antarktaj insularoj estas konsiderataj kiel parto de la antarkta ekozono, inkluzive de Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, Sudaj Orkadoj, la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Buvet-Insulo, Krozet-Insuloj, Princ-Eduardaj Insuloj, Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj, kaj la Kergelenoj. Tiuj ĉi insuloj havas iomete pli mildan klimaton ol Antarkto mem, kaj gastigas pli grandan diversecon de tundraj plantoj, kvankam ili estas tro ventaj por ebligi arban kreskadon.

Antarkta krilo estas supra-volbŝtona specio de la ekosistemo de Suda Oceano, kaj estas grava nutriganta organismo por balenoj, fokuloj, marleopardoj, Otariidae, krabomanĝaj fokoj, Teuthidae, Notothenioidei, pingvenoj, albatrosoj kaj multaj aliaj birdoj. Tie la oceano estas tiel plena de fitoplanktono ĉar, ĉirkaŭ la glacia kontinento, akvo leviĝas ekde la profundaĵoj ĝis la surfaco, ree alportante nutraĵajn elementojn el ĉiuj oceanoj al la tute lumigita zono kie la fotosintezo okazas.

Historio

Kolonio de marelefantoj sur Livingstone Insulo

Antaŭ milionoj da jaroj, Antarkto estis pli varma kaj pli malseka, kaj subtenis la antarktan flaŭron, inkluzive de arbaroj de podokarpacoj kaj notofago. Antarkto ankaŭ estis parto de la malnova superkontinento de Gondvano, kiu iompostiome disrompis kaŭze de la kontinenta drivo ekante antaŭ 110 milionoj da jaroj. La disigo de Sudameriko de Antarkto antaŭ 30-35 milionoj da jaroj permesis la formiĝon de la Antarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo, kiu klimate apartigis Antarkton kaj kaŭzis ĝian tre gravan malplivarmigon. Poste la antarkta flaŭro formortis, sed ankoraŭ nuntempe ĝi estas grava komponanto de la sudo de la neotropika kaj aŭstralazia ekozonoj, kiuj ankaŭ estis antaŭaj partoj de Gondvano.

Iuj botanistoj agnoskas Antarktan Flaŭran Regnon kiu inkluzivas Antarkton, Nov-Zelandon, kaj partojn de mezvarma Sudameriko, kie la Antarkta Flaŭro estas ĉefa komponanto.

Ekoregionoj

La ekozono konstituas nur unu ekoprovincon, partigita en kvar ekoregionojn. Biome ĉiuj estas de la tundra tipo.

  • Tundro de la insuloj el la suda Hinda Oceano
  • Tundro de la insuloj el la Maro de Scotia
  • Tundro de Okcidentantarkto
  • Dezerto de Orientantarkto

Vidu ankau

Eksteraj ligiloj