Antarkta priono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Antarkta priono
Antarkta priono, flugante super Suda Atlantika Oceano inter Malvinoj kaj Suda Georgio
Antarkta priono, flugante super Suda Atlantika Oceano inter Malvinoj kaj Suda Georgio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Pachyptila desolata
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Antarkta priono, Pachyptila desolata, konata ankaŭ kiel Kolombopriono, aŭ Totorore en maoria, estas unu el plej grandaj prionoj, nome genro de malgrandaj petreloj de Suda Oceano.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Antarkta priono estas membro de la genro Pachyptila, kaj kun la Blua petrelo formas la grupon de la prionoj. Siavice tiuj estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[1] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[3]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Antarkta priono havas tri subspeciojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Pachyptila derivas el la grekaj vortoj paĥis kaj ptilon. Paĥis signifas dikanfortikan kaj ptilon signifas plumon. Ankaŭ el la greka lingvo, priono devenas el la vorto priōn signife segilon, alude al ties segilecajn bordojn de la beko.[5] La latina specia nomo desolata aludas al la iama nomo de la Kergelenoj, nome insuloj de la Désolation (forlasiteco kaj dezerteco).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La enverguro estas 17 al 20 cm,[6] dum la korpolongo estas 28 cm.[5] Ties plumaro estas tipe priona, nome blugriza ĉe supraj partoj, kaj blanka sube. Ili havas malhelan markon kun formo de "M" ĉe supraj partoj (dorso) etende al flugilpintoj. Ili havas bluecgrizajn bekon kaj kronon kaj blankan superokulan strion.[7] Ili havas ankaŭ grizan kojnforman voston kun nigra pinto. Ĉe flugiloj, ties pli grandaj flugilkovriloj estas preskaŭ nigraj.[7]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj prionoj, ankaŭ la Antarkta priono manĝas zooplanktonon, per filtrado tra sia beko.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Antarkta priono estas ĉiujare reproduktulo kaj la ino demetas po unu ovon ĉiusezone. Ambaŭ gepatroj respondecas pri nestokonstruado, la kovado de la ovo kaj pri la idozorgado ĝis elnestiĝo.[1] Ili reproduktiĝas en kolonioj sur insuloj de Suda Oceano.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Antarkta priono estas pelaga kaj restas ĉe sudaj oceanoj. Nur por reproduktado ili venas surtere nome al insulo Heard, Aŭklandoj, Krozetoj, Makvora Insulo, insulo Scott. Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, Sudaj Orkadoj, Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, kaj Kergelenoj. For de la reprodukta sezono, ili teritorias tra la sudaj oceanoj.[4]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Antarkta priono havas teritorion de 76.600,000 km² kaj ĉirkaŭkalkulatan populacion de 50,000,000 plenkreskuloj. Ĝi estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj..[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Maynard, B. J. (2003)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Clements, James (2007)
  5. 5,0 5,1 Gotch, A. T. (1995)
  6. "Antarctic prion". antarctica.gov.au. Elŝutita, 8a Junio 2011
  7. 7,0 7,1 ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  8. "BLI"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2009). "Antarctic Prion - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Elŝutita la 17an Jul 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • ZipCode Zoo (19 Jun 2009). "Halobaena (Genus)". BayScience Foundation. Elŝutita la 17an Jul 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]