Antarkta traktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
emblemo de la antarkta traktato

La antarkta traktato estas dokumento pri nur porpaca uzo de Antarkto, proklaminta Antarkton "tereno libera de nukleaj armiloj". La traktato estis subskribita en Vaŝingtono la 1-an de decembro 1959 kaj ekvalidis la 23-an de junio 1961.

Ekde tiam ĝin subskribis 45 ŝtatoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La deklaritaj celoj de la traktato estas uzo de la Antarkto por pacaj celoj, antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj subteno de sciencaj esploroj. Antarkto ne estu platformo de internaciaj disputoj. La Antarkta traktato aplikiĝas al ĉiu teritorio sude de la 60-a grado de suda latitudo, inkluzive de ĉiu glaĉerŝildo de tiu teritorio (artikolo 6).[1]

Pro la konservado de la ekologia ekvilibro, ĉiaj militistaj operacioj estas malpermesitaj. Estis ankaŭ malpermesite ekspluati la subterajn materiojn, ĉar la necesaj havenoj, minejoj, ktp. havus gravegajn efikojn al la Antarkto kaj do ankaŭ al la tutmonda klimato.[1]

Alia punkto estas, ke la informoj de sciencistoj estas disdividotaj.

poŝtmarko, Usono, 1991

Traktatoj[redakti | redakti fonton]

La Antarkta traktataro (Antarctic Treaty System) estas aro de internaciaj interkonsentoj pri aferoj de Antarkto, kun diversaj aldonaj traktatoj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato.

Sekvotraktatoj de la antarkta traktato de 1959 estas:[1][2]

Membroj[redakti | redakti fonton]

brune: konsultindaj membroj kun terenopostuloj
oranĝe: konsultindaj membroj, kiuj rezervis rajton postuli terenojn
verde: konsultindaj membroj
flave: subskribintaj membroj

12 ŝtatoj subskribis kaj tiel fondis la antarktan traktaton la 1-an de decembro 1959.

Inter ili estas 7 ŝtatoj kun terenopostuloj en Antarkto, inter kiuj kelkaj terenoj estas plurfoje postulitaj. La aliaj 5 ŝtatoj ne havas tiajn postulojn.

Ĉiuj 12 ŝtatoj estas konsultindaj ŝtatoj, t.e. voĉrajtigitaj dum konsultkunvenoj.

Ekde 1961 aliaj ŝtatoj subskribis la traktaton.

Por iĝi konsultindaj, tiuj ŝtatoj devas, aŭ konduki vastajn sciencajn esploradojn kaj posedi sciencan esplorejon en Antarkto, aŭ sendi sciencan ekspedicion al Antarkto.

Ne-konsultindaj ŝtatoj ne estas voĉrajtigitaj dum konsultkunsidoj.

Je la fino de 2006, 46 ŝtatoj subskribis la traktaton: 28 inter ili estas konsultindaj membroj. Inter la konsultindaj membroj, la 21 ŝtatoj, kiuj ne postulas terenojn, ne agnoskas la terenopostulojn de la 7 aliaj.

Ŝtato[3][4][5][6][7] Traktatfondinta
subskribo
Konsultindiĝo Subskribo
Flago-de-Argentino.svg Argentino** 26-a de junio 1961
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio*[8] 23-a de junio 1961
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 25-a de aŭgusto 1987
Flago-de-Barato.svg Barato 12-a de septembro 1983 19-a de aŭgusto 1983
Flago-de-Belarusio.svg Belorusio 27-a de decembro 2006
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 26-a de julio 1960
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 12-a de septembro 1983 16-a de majo 1975
Flago-de-Britio.svg Britio** 31-a de majo 1960
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 25-a de majo 1998 11-a de septembro 1978
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (kiel Ĉeĥoslovakio)[9] 14-a de junio 1962
Flag of Chile.svg Ĉilio** 23-a de junio 1961
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 7-a de oktobro 1985 8-a de junio 1983
Flago-de-Danio.svg Danio 20-a de majo 1965
Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro 19-a de novembro 1990 15-a de septembro 1987
Flago-de-Estonio.svg Estonio 17-a de majo 2001
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 9-a de oktobro 1989 15-a de majo 1984
Flago-de-Francio.svg Francio* 16-a de septembro 1960
Flago-de-Germanio.svg Germanio*[7][10]

       DDR

3-a de marto 1981

5-a de oktobro 1987

5-a de februaro 1979

19-a de novembro 1974

Flago-de-Grekio.svg Grekio 8-a de januaro 1987
Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo 31-a de julio 1991
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 21-a de septembro 1988 31-a de marto 1988
Flago-de-Hungario.svg Hungario 27-a de januaro 1984
Flago-de-Italio.svg Italio 5-a de oktobro 1987 18-a de marto 1981
Flago-de-Japanio.svg Japanio 4-a de aŭgusto 1960
Flago-de-Kanado.svg Kanado 4-a de majo 1988
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio 31-a de januaro 1989
Flago-de-Kubo.svg Kubo 16-a de aŭgusto 1984
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 19-a de novembro 1990 30-a de marto 1967
Flago-de-Nord-Koreio.svg Nord-Koreio 21-a de januaro 1987
Flago-de-Norvegio.svg Norvegio* 24-a de aŭgusto 1960
Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando* 1-a de novembro 1960
Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo 16-a de marto 1981
Flago-de-Peruo.svg Peruo 9-a de oktobro 1989 10-a de aprilo 1981
Flago-de-Pollando.svg Pollando 29-a de julio 1977 8-a de junio 1961
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 15-a de septembro 1971
Flago-de-Rusio.svg Rusio (Sovetunio)***[11] 2-a de novembro 1960
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio (kiel Ĉeĥoslovakio) 14-a de junio 1962
Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko[12] 21-a de junio 1960
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio 9-a de oktobro 1989 28-a de novembro 1986
Flago-de-Svedio.svg Svedio 21-a de septembro 1988 24-a de marto 1984
Flago-de-Svisio.svg  Svislando 15-a de novembro 1990
Flago-de-Turkio.svg Turkio 25-a de januaro 1996
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 27-a de majo 2004 28-a de oktobro 1992
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo 7-a de oktobro 1985 11-a de januaro 1980
Flago-de-Usono.svg Usono*** 18-a de aŭgusto 1960
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo 24-a de majo 1999

* Terenopostuloj.
** Terenopostulkonfliktoj.
*** Rajtoj pri terenopostuloj rezervitaj.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La administrado de Antarkto estas farita de du organizaĵoj.

SCAR kunigas tutmonde ĉiajn sciencajn institutojn interesitajn pri Antarkto kaj kunordigas la sciencan esploradon.

COMNAP estas la komitato de la gvidantoj de la naciaj antarkto-programoj kaj kunordigas la agadon de la administracioj kiuj zorgas pri la naciaj programoj.

Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj oni provas krei sekretariejon por la antarkta traktataro. La gastigantoj de la kunvenoj de konsultindaj membroj de la antarkta traktato (ATCM - Antarctic Treaty Consultative Meeting) starigis ttt-ejojn ekde la 1990-aj jaroj, kaj publikigis la rezultojn de la konsultkunvenoj. Ekde septembro 2004 la sekretariejo de la antarkta traktato, ATS (Antarctic Treaty Secretariat), troviĝas en Bonaero. Kiel ekzekutaj sekretarioj oficis de la 1-a de septembro 2004 ĝis la 1-a de septembro 2009 la nederlandano Jan Huber kaj de tiam la germano Manfred Reinke.[3][13][14][15][16][17]

Terenopostuloj[redakti | redakti fonton]

Antarkto, geografio, terenpostuloj kaj esplorejoj

Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la traktataro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.

Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):

Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.

Mediprotekto[redakti | redakti fonton]

La protekto de la Antarkto kaj ties delikataj ekologiaj sistemoj ĉiam estas pli grava por la konsultindaj ŝtatoj. Centre staris ĉefe la efikoj de la minagadoj. La ekspluatado de la krudmaterialoj necesus konstruon de minejoj, industriaj kompleksoj kaj havenoj. Tiuj negative efikus al la antarkta medio kaj tiel al la tutmonda klimato.

Oni taksas la sub la meze 1,7 kilometrojn dika glacitavolo disponeblan nafton je 45 miliardoj da bareloj kaj la gazon je 115 bilionoj da kubikmetroj. Aldone troveblas titano, kromo, fero, kupro, karbono, platino kaj oro.

Traktatenhavo[redakti | redakti fonton]

Artikolo 1 la regionon oni rajtas uzi nur paccele; militistaj agadoj kaj armiltestoj estas malpermesitaj, tamen oni rajtas uzi militistojn kaj ties materialojn por sciencaj esploroj kaj pacemaj celoj;
Artikolo 2 la libero de sciencaj esploroj kaj kunlaboro daŭrigu;
Artikolo3 libera interŝanĝo de informoj kaj personoj kunlaborante kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj;
Artikolo 4 terenpostuloj ne estos pridiskutataj aŭ starigataj kaj dum la daŭro de la kontrakto, ne estu anoncitaj novaj postuloj;
Artikolo 5 nukleaj eksplodoj kaj depono de nukleaj rubaĵoj estas malpermesitaj;
Artikolo 6 la traktato estas por ĉiaj ter- kaj glacisurfacoj sude de la latitudo 60-grada;
Artikolo 7 observantoj el traktatŝtatoj havas liberan aliron, ankaŭ elaeran al ĉiuj regionoj, instalaĵoj kaj ekipaĵoj; ĉiuj agadoj kaj sendo de militistoj devas esti antaŭanoncitaj;
Artikolo 8 observantoj kaj sciencistoj agas sub la leĝoj de siaj propraj ŝtatoj;
Artikolo 9 okazu regulaj konsultkunsidoj inter la membroŝtatoj;
Artikolo 10 la membroŝtatoj provu, malhelpi ĉiajn agadojn en Antarkto, kiuj kontraŭas la traktaton;
Artikolo 11 eblaj disputoj estu pace solvitaj de ĉiuj partioj kaj se necese juĝitaj de la Internacia Kortumo;
Artikoloj 12-14 temas pri helpo, interpreto kaj kompletigo de la traktato inter la membroŝtatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 anglalingva artikolo pri la antarkta traktata sistemo en la retejo eoearth
  2. Information about the Antarctic Treaty and how Antarctica is governed.. Polar Conservation Organisation (December 28, 2005). Alirita February 6, 2011. Arkivigite je 2011-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 membroŝtatoj kaj sekretarioj de la traktato en la angalingva retejo rulers.org
  4. The Antarctic Treaty. United States Department of State (2012-03-01). Alirita 2014-03-12.
  5. Secretariat of the Antarctic Treaty: Parties. Alirita May 23, 2009. Arkivigite je 2009-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-12.
  7. 7,0 7,1 The Antarctic Treaty System: Introduction. United States Department of State. Alirita 2014-03-12.
  8. Papua New Guinea: Succession to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-13.
  9. Czech Republic: Succession to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-12.
  10. Germany: Accession to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-13.
  11. Russia: Ratification to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-13.
  12. Antarctic Treaty System (ATS). Department of International Relations and Cooperation. Alirita October 5, 2010.
  13. anglalingva artikolo pri la transdono de sektretarieco de Jan Huber al Manfred Reinke la 1-an de septembro 2009 en la retejo ats.aq de la traktata sekretariejo
  14. Wright, Minturn, "The Ownership of Antarctica, Its Living and Mineral Resources", Journal of Law and the Environment 4 (1987).
  15. Dronning Maud Land (angle). Alirita 22 September 2015.
  16. "Norge utvider Dronning Maud Land helt frem til Sydpolen", Aftenposten, 21 September 2015. Kontrolita 22 September 2015. norvege
  17. Jennifer Frakes, The Common Heritage of Mankind Principle and the Deep Seabed, Outer Space, and Antarctica: Will Developed and Developing Nations Reach a Compromise? Wisconsin International Law Journal. 2003; 21:409
  18. Australian Antarctic Division – Australian environmental law and guidelines
  19. Hotere, Andrea. "South Pole death file still open". Sunday Star Times, December 17, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
  20. Deutsche Presse-Agentur. "Death of Australian astrophysicist an Antarctic whodunnit". Arkivigite je 2007-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Monstersandcritics.com, December 14, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
  21. Chapman, Paul. "New Zealand Probes What May Be First South Pole Murder". Arkivigite je 2007-03-27 per la retarkivo Wayback Machine The Daily Telegraph, (December 14, 2006), reprinted in The New York Sun (December 19, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
  22. Booker, Jarrod. "South Pole scientist may have been poisoned". The New Zealand Herald, (December 14, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
  23. "South Pole Death Mystery – Who killed Rodney Marks?" Sunday Star Times (January 21, 2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.