Ante Ferenčić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ante FERENČIĆ)
Ante Ferenčić
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1926 (1926-04-18)
Morto 13-an de novembro 1997 (1997-11-13) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ante FERENČIĆ estis kroata esperantisto. Li naskiĝis la 18-an de aprilo 1926 en Zagrebo.[1]

Li devenis de istriaj gepatroj. Elementan lernejon, gimnazion kaj Teknikan fakultaton li finis en Zagrebo kaj fariĝis mininĝeniero en la jaro 1951. Dum la dua mondmilito kiel gimnaziano konspire kunlaboris kun la Popolliberiga movado. En la jaroj 1952-1954 laboris en ferminejo en centra Kroatio, en 1954-1955 en Etiopio kiel membro de grupo de jugoslavia teknika helpo al tiu lando, en 1956-1957 en Birmo esploris kelkajn mintavolojn de kupro, fero kaj nikelo. Kiel elstara fakulo pri geologio dum pluraj jaroj li estis teknika direktoro de la entrepreno "Geoistraživanje". Sekretario de Komerca ĉambro de Zagrebo. Post la doktoriĝo ĉe la Zagreba Universitato, inĝeniero Ferenčić komencis sian fakan kaj sciencan laboron en la kadro de Unuiĝintaj Nacioj. La ĉefa kampo de lia agado estis en la Centra kaj Suda Amerikoj, kaj speciale en Panamo kaj Venezuelo. Menciindas ke la fakaj teamoj sub lia gvido malkovris la plej grandajn tavolojn de kupro kaj fero en Venezuelo. Li aperigis multajn fakajn kaj sciencajn studojn en la plej konataj internaciaj geologiaj revuoj. Jam antaŭ multaj jaroj li skribis pri geologio de tektonaj tabuloj pri kio oni nuntempe multe diskutas en la eologiaj rondoj. Dums ia plurjara restado en Santo Domingo (Dominika Respubliko) kaj Novjorko, li dediĉis multe da tempo al la tutmonda popularigo de scienco kaj tekniko. Dum sia pli ol kvardekjara faka kaj scienca agado li verkis dek fakajn librojn. Lia lasta verko aperis en Zagrebo kvar monatojn antaŭ lia morto. Pro siaj sciencaj kaj fakaj rezultoj li estis elektita koresponda membro de Novjorka Scienca Akademio. Dum la Patrolanda milito en Kroatio (1990-1995), li aktivis kiel unu el la gvidantoj de American Initiative for Croatia en Novjorko. La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis en Ĝenevo (Svislando), kie li ankaŭ mortis la 13-an de novembro 1997. Esperantistiĝis kiel 14-jarulo en 1940 en la Zagreba Esperanto-Societo. Inter 1945 kaj 1952 verkis plurajn artikolojn en nacilingvaj kaj Esperantaj gazetoj, gvidis Esperanto-kursojn kaj prelegis en la zagreba societo. Rolis kiel sekretario de Jugoslavia Esperanto-Federacio en 1950-1952. Estis prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo en la jaroj 1978-1980. Partoprenis kelkajn enlandajn Esperanto-kongresojn kaj Universalajn Kongresojn de Esperanto. Dum sia restado en Novjorko li aktivis en la Esperantista rondo ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj epserantistoj