Saltu al enhavo

Anteo (luno)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri natura satelito de Saturno. Por dio en helena mitologio rigardu la paĝon Anteo.
Anteo
Natura satelito de Saturno (XLIX)
satelito de Saturno regula satelito
Oficiala nomo Saturno XLIX[1]
Nomita laŭ Anthe vd
Malkovro
Malkovrinto Carl Murray,
Cassini Imaging Team
Dato de malkovro 30-a de majo 2007[1]
Loko de malkovro Usono, Britio
Unua superflugo Cassini
(30-an de majo 2007)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
197 700 km
197 500 km vd
197 900 km vd
Discentreco 0,001
Klinangulo 0,1°
Periodo 1,0365 tago
Fizikaj ecoj
Diametro ~1 al 2 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~5 × 1012 kg (hipoteze)
1,2 × 103 kg/m3 (hipoteze)
?
?
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ?
Albedo ?
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 25
vdr

Anteo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno.

Malkovris ĝin la teamo pri bildigo de la misio Cassini-Huygens sur fotoj faritaj de la kosmosondilo, la 30-an de majo 2007[2] kaj estis maldaŭre nomata S/2007 S 4 (Kvankam iuj volis nomi ĝin "Frank").

La 23-an de aŭgusto 2007, S/2007 S 4 ricevis, aprobita de IAU[3], la nomon de Anteo, unu el la filinoj de la giganto Alciono. Se oni hipotezas la denson de Anteo al 1,2 × 103 kg/m3) oni estimas ties mason al 5 × 1012 kg.

La orbito de Anteo estas perturbata de Mimaso. Ĝia granda duonakso varias de 20 km. La proksimeco de la orbitoj de Anteo, de Paleno kaj de Metono pensigas, ke tiuj tri lunoj formas dinamikan sistemon.

Segmento de ringo[4] sekvas la orbiton de Anteo (kiel tiun de Metono)

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]