Anthony D. Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony D. Smith
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1939 (1939-09-23)
en Londono
Morto 19-an de julio 2016 (2016-07-19) (76-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko
Okupo
Okupo antropologo • sociologo • politikologo
vdr

Anthony David Stephen SMITH (23a de Septembro 1939 – 19a de Julio 2016) estis brita histori-sociologo kiu, je la tempo de sia morto, estis emerita profesoro pri naciismo kaj etneco en la London School of Economics.[1] Li estas konsiderata unu el la fondintoj de interfaka kampo de naciismo-studoj.

Smith por unua fojo akiris sian gradigon en klasikaj studoj kaj filozofio en la Oksforda Universitato kaj sian magistrigon kaj doktorigon en sociologio en la London School of Economics, per disertacio titolita "The strike for the People's Charter in 1842".[2] Li estis la unua prezidanto de la Association for the Study of Ethnicity and Nationalism (Asocio por la studo de etneco kaj naciismo).

Anthony D. Smith proponas sintezon de postmodernismaj kaj tradiciaj starpunktoj. Laŭ Smith, la antaŭkondiĉoj por la elformiĝo de nacio estas fiksita hejmlando (aktuala aŭ historia), alta grado de aŭtonomio, malamika ĉirkaŭaĵo, rememoroj de bataloj, sanktaj lokoj, lingvoj kaj skribsistemoj, apartaj kutimoj kaj pensado. Smith taksas, ke nacioj formiĝas per la inkluzivo de la tuta loĝantaro (kaj ne nur la elitoj), konstituado de juraj kaj politikaj institucioj, naciisma ideologio, internacia agnosko kaj fiksado de landlimoj. Estu notite ankaŭ, ke Smith uzas la terminon "etna naciismo" por neokcidentaj konceptoj de naciismo, kiujn li kontrastigas kun okcidentaj manieroj difini la nacion surbaze de ĝia geografia teritorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hutchinson, John, "Professor Anthony Smith", London School of Economics, 22 July 2016. Kontrolita 22 July 2016.
  2. Anthony David, Smith The strike for the People's Charter in 1842 London School of Economics and Political Science (United Kingdom) 2002

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "An Intellectual Journey: Anthony D. Smith interviewed by John A. Hall". Nations and Nationalism. 22 (1): 6–19. 2016. doi:10.1111/nana.12158.
  • "In Memoriam: ANTHONY D. SMITH (1939-2016) | Politička misao". politickamisao.com. Alirita la 5an de Novembro 2021.
  • Boeva, Luc (2016). "Anthony D. Smith (1939-2016)". WT. Tijdschrift over de Geschiedenis van de Vlaamse Beweging. 75 (3): 266–268. doi:10.21825/wt.v75i3.12051.
  • Maxwell, A. (2020). Primordialism for Scholars Who Ought to Know Better: Anthony D. Smith's Critique of Modernization Theory. Nationalities Papers, 48(5), 826–842. doi:10.1017/nps.2019.93