Anthony Robbins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony Robbins
verkisto, profesia motivigisto kaj parolisto
verkisto, profesia motivigisto kaj parolisto
Persona informo
Naskonomo Anthony J. Mahavoric
Naskiĝo la  29-an de februaro 1960(nun 1960-02-29) (64‑jara)
en Glendora, Kalifornio, Usono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Usono
Alma mater ESIC University
Familio
Infano Jairek Robbins
Okupo
Okupo motivational speaker • verkistoaktoro • manager • life coach • entreprenisto
Verkoj Unlimited Power
TTT
Retejo https://www.tonyrobbins.com/
vdr

Anthony Robbins aŭ malpli longe Tony Robbins (origina nomo Anthony J. Mahavick, naskiĝis la 29-an de februaro 1960) estas usona verkisto de memhelpa literaturo, profesia motivigisto kaj parolisto en memhelpaj eventoj, kiu aktivas tiuteme ekde pli ol 30 jaroj. Li konatiĝis per siaj memhelpaj libroj "Nelimigita forto: la nova scienco de persona atingado" ("Unlimited Power: The New Science Of Personal Achievement", publikigita dum 1987) kaj "Vekante la internan giganton" ("Awaken The Giant Within", publikigita dum 1992).

Anthony Robbins verkas pri sanceco kaj persona energio, supero de timoj, konvinka komunikado, kaj plibonigo de la personaj interhomaj rilatoj. Aldone al siaj libroj, li publikigis multajn sondosierojn kaj edukajn filmojn pri tiuj temoj, kaj aparte sukcese prezentas grandajn scenejajn eventojn en Norda Ameriko kaj Eŭropo (precipe en Londono kaj Frankfurto-ĉe-Majno), en kiu li komunikas siajn ideojn al miloj da partoprenantoj. Liaj verkoj kaj scenejaj prezentoj uzas multajn elementojn de Neŭro-lingvistika programado kaj psikoterapiajn teknikojn de Milton Erickson. La seminariegoj de Anthony Robbins ankaŭ utiligas fajrokuradon kiel metaforo por la supero de timoj kaj limigaj kredoj.

Liaj seminariegoj estas persone impresaj, kvankam sufiĉe multekostaj kaj tial aparte vizitataj de entreprenaj gvidistoj kaj aliaj ekonomie relative bonstataj personoj. Pluraj esperantistaj psikoterapiistoj dum la lastaj jaroj kunlaboris kun Anthony Robbins, kaj laboris kiel helpantoj en liaj seminariegoj, spertante ilin "malantaŭ la kulisoj": inter ili estis ekzemple la psikologiino Remi Rudaitytė kaj ankaŭ la kuracisto Thomas Pusch, kiuj inter la jaroj 2001 kaj 2003 aktivis kiel helpistoj kaj tradukistoj en la eŭropaj seminariegoj de Anthony Robbins en Frankfurto-ĉe-Majno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pliaj retaj ligiloj anglalingvaj, kaj ampleksa listo pri liaj anglalingvaj publikaĵoj, troveblas en la anglalingva vikipedia artikolo pri li.