Anti-Atlaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anti-Atlaso
montara sistemo
La plej alta punkto Monto Sirŭao
(3 305 m)
Longeco 600 km
Najbaraj tutaĵoj Alt-Atlaso
Kontinento Afriko
Situo  Maroko
Geografia situo 30° 0′ N, 8° 30′ U (mapo)30-8.5Koordinatoj: 30° 0′ N, 8° 30′ U (mapo) f1
Map
Anti-Atlaso
vdr

Anti-Atlaso estas montaro en la sud-okcidento de Maroko, orientigita suden-okcidenten kaj norden-orienten tra longeco de 600 kilometroj, situante inter Alta Atlaso kaj atlantika Saharo en Tafilaleto. Tiu ĉi montarĉeno apartenas al Atlasoj, kaj pli precize al unu el la tri elementoj de la marokaj Atlasoj — la du aliaj estantaj Alta Atlaso kaj Meza Atlaso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Anti-Atlaso apud Tafrauto

Anti-Atlaso estas fragmentita en plurajn montarmasivojn : okcidente de Anti-Atlaso de Tafrauto, oriente Monto Sagro kaj la praa vulkano de Monto Sirŭao kiu kulminas je 3 305 metroj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Anti-Atlaso estas praa montarĉeno, faldita antaŭ ĉirkaŭ 300 milionoj da jaroj dum la kuniĝo de la superkontinento de Pangeo, kiu tiam unuigiis Afrikon, Nordamerikon, Sudamerikon kaj Eŭrazion.

Estas vasta volviĝo de praaj rokaroj, precipe paleozoikaj. Altigita dum la terciaraj kinezoj kaj entranĉita de kanjonoj imponaj, ĝi estas disigita en du partojn de la granda entranĉo de uedo Draa. La unua pinto kulminas en Imguto (2 530 m) kaj la dua en Amalu-n-Mansuro (2 712 m).

Anti-Atlaso

Temas pri regiono malmulte konata, kiu superregas la riĉajn oazojn de la valoj de Draa kaj de Dadeso. La pintoj kulminas inter 2 000 kaj 3 300 metroj, sed la pejzaĝoj sciigas Saharon. Verdaj valoj kontrastas kun ĥaoso de rokoj de granda variado ( bazalto, granito (nome rozkolora granito jekaliaj feldspatoj ), trakito). Ĝi estas la plej arida montaro de Maroko. La akvo fluas en kelkaj malaftaj lokoj, konstituante grandvalorajn akvujojn. La maloftaj vilaĝoj reduktiĝas al manpleno da dometoj ĉirkaŭataj de daktilopalmoj.

Paleontologio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi masivo estas estinta paleontologia ejo kun internacia renomo, kaŭze de la miriga malkovro de la ostoj de tute nekonata dinosaŭro, Atlasaurus, kiu loĝatigis Marokon antaŭ 180 milionoj da jaroj. Tiu ci dinosaŭro, kiu longis ĉirkaŭ naŭ metrojn, estas nomata Tazoudasaurus naïmi, laŭ nomo de vilaĝo Tazuda kie ĝi estis malkovrita, je 70 kilometrojn de urbo Ŭarzazato. Eble ĝi estis praulo de la Sauropoda de Nordameriko kiuj datiĝas de antaŭ 140 milionoj da jaroj — epoko kiam Nordafriko kaj Nordameriko estis ligitaj.

Akvaj risurcoj[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]