Anti-Taŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demirkazık.

Ala Dagh au en turka Aladağlar, signife kolormontoj,Anti-TaŭroAnti-Taŭruso estas montaro, la plej alta de la montaro Taŭruso en Turkio. Ili kuŝas en la regionoj de Centra Anatolio kaj la Mediteraneaj provincoj turkaj Niğde, Kayseri kaj Adana. Ties plej alta montopinto troviĝas sudoriente de la urbo Niğde. Ala Dagh iĝis nacia parko en 1995.

La plej alta montopinto estas Demirkazık kun 3.756 m de alto. Aliaj montopintoj estas Küçük (malpli granda) Demirkazık (3.400 m), Kaldı de 3.734 m, Kızılkaya (3.725 m), Direktaş (3.510 m) kaj Karanfil Dağ (3.059 m). La norda parto estas riĉa je akvo, kaj estas formita de mildaj montoĉenoj nomita «nigra Aladağlar». La norda parto estas pli seka kaj nomita «blanka Aladağlar».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

37° 49′ 0.12″ N 35° 10′ 0.12″ O / 37.8167000 °N, 35.1667000 °O / 37.8167000; 35.1667000 (mapo)Koordinatoj: 37° 49′ 0.12″ N 35° 10′ 0.12″ O / 37.8167000 °N, 35.1667000 °O / 37.8167000; 35.1667000 (mapo)