Kontraŭdeprimilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antideprimigaĵo)
Kemia strukturo de la "Venlafaksino", tipa ekzemplo de kontraŭdeprimilo.

Kontraŭdeprimilo estas drogo uzataj en la traktado de la plej grandaj depresiaj malordoj kaj aliaj kondiĉoj, inklude de anksiigaj perturboj, kelkaj kondiĉoj je kronikaj doloroj kaj por helpi en la kontrolo de kelkaj toksomanioj. La flankaj efikoj de kelkaj kontraŭdeprimiloj estas, nome, malseka buŝo, pezogajno, kapturnoj, kapdoloroj kaj seksa misfunkcio.

La plejmulto el la kontraŭdeprimiloj kutime estas sekuraj por preni, sed povas kaŭzi intensajn pensojn pri memmortigo kiam prenitaj de infanoj, adoleskuloj kaj junaj plenkreskuloj. Ia sindromo pri senigo je kontraŭdeprimiloj povas okazi post haltado de la medikamento simile al kuranta depresio, karakterizita per intermitaj deprimaj epizodoj. Estas debatoj en la medicina komunumo rilate al kiom da observataj efikoj en la kontraŭdeprimilo povas atribuiĝi al la placebo-efiko, sed granda parto de la sciencaj esploroj montras ke la plejmulto el la kontraŭdeprimiloj per larĝa klinika uzo pli efikas ol placeboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]