Antikoagulanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Heparina natrio por injekto.

Antikoagulanto estas kemia substanco, kiu malhelpas aŭ malpliigas la sangokoaguliĝon, plilongigante la koaguliĝan tempon. Ĝi estas konata komune ankaŭ kiel sango-maldensigilo.

Iuj el ili aperas nature ĉe sangosuĉantaj bestoj, kiel hirudoj kaj moskitoj, ĉe kiuj antikoagulanto helpas teni la mordan regionon sufiĉe longe sen-koagulado, por ke la besto akiru iom da sango. Kiel klaso de medikamentoj, antikoagulantoj estas uzataj en terapio por trombaj malsanoj. Trabuŝaj antikoagulantoj estas prenitaj de multaj homoj en formo de pilolo aŭ tablojdo, kaj diversaj intravejnaj antikoagulaj dozaj formoj estas uzataj en hospitaloj. Iuj antikoagulantoj estas uzataj en medicina ekipaĵo, kiel ekzemple provtuboj, sangotransfuzaj sakoj, kor-pulmaj maŝinoj kaj dializa ekipaĵo. Unu el la unuaj antikoagulantoj, Warfarin estis komence aprobita kiel rodenticido.

Antikoagulantoj estas proksime rilataj al kontraŭtrombaj drogoj kaj trombolizaj drogoj per manipulado de la diversaj vojoj de sanga koaguliĝo. Specife, kontraŭtrombaj drogoj malhelpas trombocitajn agregadojn (kuniĝon), dum antikoagulantoj malhelpas specifajn vojojn de la koagula obliĝo, kio okazas post la komenca trombocita agregado kaj finfine kaŭzas formadon de fibrino kaj stabilaj agregitaj trombocitaj produktoj.