Antikva greka boksado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minoaj junuloj boksante (-1500), Knossos.
Nigrafigura atika premiamforo: la dekstra pugnoluktisto indikas, ke li malvenkis, sed lia kontraŭulo daŭre atakis lin kaj estas tial batita de la arbitracianto per bastono.

Antikva greka boksadopugnolukto (greke: pygme, pyx, pyxmachia, pygmahia) estis fako de la pentatlono (kvin luktoj) de la antikvaj olimpikoj. La pugnolukto estas antaŭulo de la boksado.

Oni enkondukis la fakon unue en la jaro -688 dum la 23-a Olimpiko.[1]

En la antikva Romo pugnolukto estis ĉefe montrita dum gladiatoraj luktoj. Tamen ne precize difineblas kiom maljuna estas greko-romia lukto, ĉar sur bildoj el la antikvo (Mezopotamio, antikva Egiptio, Kreto), videblas, ke similaj luktoj jam tiam estis kutimaj.

Oni luktis per manoj. La luktistoj ligis longajn ledajn rimenojn retforme ĉirkaŭ manoj kaj antaŭbrakoj, nur la polekso restis libera. La rimenoj celis protekton de la mano, sed ankaŭ plifortigon de la batoj.

Oni ĉefe batis kontraŭ sentemajn korpopartojn, kiel ekz. dentoj, oreloj kaj nazo. Reguloj kiel ĉe nuntempa boksado ne ekzistis. Oni ne povas kompari tiaman kaj nuntempan lukton. La partoprenantoj estis veraj luktistoj. Tia lukto povis daŭri plrajn horojn kaj ofte kaŭzis gravajn vundojn.

Finis la lukton levigo de la mano kun streĉita montrofingro kiel signo de malvenko. Kiam post tia gesto la venkinto daŭre batis la venkiton, la arbitracianto intervenis kun bastonbatoj. Tiaj scenoj vidiĝas sur premiamforoj. Kiam la venkito mortis, la venkinto estis punata. Pro sia danĝero oni taksis la sporton alta dum la antikvo.

La plej fama pugnoluktisto el la antikvo, kiu gajnis pli ol 1000 premiojn estis Theagenes el Thasos (-480).

La pugnoluktisto de la Kvirinalo: greka statuo de pugnoluktisto el la 1-a jarcento a.K.

Ekzistas bronza sidstatuo en Romo, nomata la pugnoluktisto de la Kvirinalo. Ĝi montras vundojn sur la vizaĝo, kiuj okazis ofte dum tia luktado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pausanias Periegetes V 8,7: τρίτῃ δὲ ὀλυμπιάδι καὶ εἰκοστῇ πυγμῆς ἆθλα ἀπέδοσαν· Ὀνόμαστος δὲ ἐνίκησεν ἐκ Σμύρνης συντελούσης ἤδη τηνικαῦτα ἐς Ἴωνας. (Dum 23-a Olimpiko oni aldonis la pugnolukton. Veniks Onomastos el Smyrna, kiu jam tiam estis parto de Ionio.“

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michael B. Poliakoff: Kampfsport in der Antike, Düsseldorf 2004. ISBN 3-491-69110-9
  • H. A. Harris: Sport in Greece and Rome, London/Southampton 1972.
  • Werner Rudolph: Olympischer Kampfsport in der Antike. Faustkampf, Ringkampf und Pankration in den griechischen Nationalfestspielen, Berlin 1965.