Antioĥo la 4-a Epifano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antioĥo la 4-a Epifano (ĉ. 215-163 a.K.), latine Antiochus IV Epiphanes, estis reĝo de Seleŭkio de -175 ĝis -163. Li estis la filo de Antioĥo la 3-a sed ne fariĝis reĝo ĝis -175 kiam li venkis la uzurpanton Heliodoron.

Je -170 Antioĥo nomis sin dio: la nomo "Epifano" signifas "dio manifestita". La nomo de lia regno proklamis tion.

En -170 kaj denove en -168, Antioĥo atakis Egiption, la delongan rivalon de Seleŭkio. Sed spite de la ŝajna malforteco de Egiptio, Antioĥo fiaskis pro la protektado de Romio.

Reveninte de la dua kampanjo en Egiptio, Antioĥo venis al Jerusalemo je ŝabato en decembro -168. Li detruis la muron, prirabis kaj bruligis la urbon, masakris la virojn kaj forsendis multajn virinojn kaj infanojn al sklaveco. Li starigis citadelon kaj enmetis garnizonon de grekoj. Antioĥo rabis eĉ la oron kaj arĝenton de la Templo, inkluzive la oran kandelabron, kaj tie oferis sur la altaro de Dio porkojn al la grekaj dioj. Li dediĉis la Templon al Zeŭso kaj tie starigis idolon de la dio. La sanga detruo de la urbo estis bedaŭrinda al la judoj, sed la afero de la porkoj estis abomena kaj nepardonebla. Porko estas besto malpura laŭ judismo.

Poste, salo envunden, Antioĥo devigis la judojn kaj samarianojn en ĉiu urbo oferi porkojn al la grekoj dioj. Li malpermesis la Biblion, cirkumcidon, servon al Dio kaj li anstataŭigis la leĝon de Moseo per la leĝo de la grekoj. Multaj judoj martiriĝis, iuj sur krucoj, por sia fido.

La judoj delonge estis sub greka regado, ekde la tempo de Aleksandro la Granda, sed la pasintaj grekaj reĝoj nur deziris tributon, ne grekiĝon.

Dum multaj samarianoj kaj multaj judoj cedis al la grekigo pro timo, aliaj judoj ribelis sub la pastro Matatias je -167. Matatias mortis je -166, sed liaj filoj, ĉefe inter ili Jehuda la Makabeo, kondukis la ribelon. Je -165 ili venkis la multe pli grandan armeon de Antioĥo kaj liberigis Jerusalemon. Je la 25-a de kislevo, ili purigis la Templon. Laŭ la Talmudo estis sufiĉe da rituale pura oleo por lumigi la kandelabron nur dum unu tago, kaj necesis ok tagoj por prepari pli da oleo. Malgraŭ tio, la kandelabro lumis dum la tutaj ok tagoj. Oni memorfestas la venkon kaj la miraklon en la juda festo Ĥanuka. Tiel ekis la regado de la hasmonea dinastio, la dinastio de la makabeoj, kiu poste liberigis Judion entute.

Antaŭ Antioĥo, la judoj grekiĝis laŭgrade kaj volonte. Sed lia perforta kaj sanga persekutado kontraŭ judismo ne detruis judismon, sed kontraŭintence savis ĝin, instiginte la sukcesan reakcion de la tradiciaj judoj.

Antioĥo ankaŭ batalis kontraŭ Partujo, kiu estis konkeranta orientan Seleŭkion.

Li mortis pro intesta malsano je -163, unu jaro post kiam li perdis Jerusalemon.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu la duakanonajn librojn 1 + 2 Makabeoj en traduko de Gerrit Berveling. La libro 3 Makabeoj ne temas pri ĉi tiu historio, sed pri la persekutado, kiun suferis la Judoj en Egiptio. La libro 4 Makabeoj, male, denove ja temas pri la supre menciita historio, sed kun pli filozofia aliro.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Helenismo, juda kalendaro.