Antipatrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antipatrido
setlejo • telo • arkeologia loko [+]

Koordinatoj32° 6′ 18″ N, 34° 55′ 50″ O (mapo)32.10534.930416666667Koordinatoj: 32° 6′ 18″ N, 34° 55′ 50″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Antipatrido (Centra distrikto de Israelo)
Antipatrido (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Antipatrido
Antipatrido

Map
Antipatrido
Vikimedia Komunejo:  Ottoman fortress at Antipatris [+]
vdr
Ras al-Ayn, Otomana fortreso sur la riverbordoj de Jarkon

Antipatrido (IFA ænˈtɪpətrɪs, arabe رأس العين, Ras El-Ejn, hebree תל אפק, Tel Afek; antikve-greke Ἀντιπατρίς) estis urbo de Palestino, pliprecize de Judeo, hodiaŭ arkeologia telo en la centro de Israelo en kiu troviĝas trovaĵoj de la antikva urbo Afek kaj memoraĵoj de eventoj bibliaj kaj kristanaj [2]; ĝi estis restaŭrigita kaj nomŝanĝita en ‘Antipatrido’ iniciate de Herodo la Granda.

Antipatrido situis najbare de rivero Jarkon, kaj nun estas en la koro de la granda nacia parko Jarkon (הגן הלאומי ירקון).

Arkeologio de la antikva Afek[redakti | redakti fonton]

En tiu situo arkeologoj elfosis spurojn de soldatara kampo de 5000 jaroj antaŭe. Afek estas menciita, unuafoje, en egipta teksto de malbeno (12a dinastio = -19a/18a jarcentoj) kaj sekve en raporto koncernanta Tutmozis la 3-a.[1] Afek estas menciita plurfoje en la Biblio kiel kanaana urbo konkerita de Josuo kaj kiel milita bazo filiŝta, epoke de Samuelo (1Sam 4,2); ĝi estas ankaŭ menciita en tabuleto de Ninivo (-7a jarcento, epoko de Assaradon) kiel urbo landlima kun la Samario.

Helenisma epoko[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelke da tempo Afek alprenis la nomon de Pegaï, sed, post mallongatempa nomumo de ‘’Caphar Seba’’, fariĝis ‘’Antipatido’’. Estis Herodo la Granda, en la 9a p.K., kiu ĝin restablis, aŭ revivigis al nova famo, por honori per tiu nomumo la memoron de sia patro Antipatro la 2-a, iam provinestro de Irkano la 2-a spite de sia edoma origino. Herodo la Granda elektis tiun urbon ĉar, laŭ Jozefo Flavio, sur la deviga strato kunliganta la maron al Jerusalemo [2] kaj pro ĝia situo en tero riĉa je vegetalaro kaj trairata, kiel la urbo mem, de rivero kiun ĝin irigacias[3].

Paŭlo el Tarsio, laŭ la Agoj de la Apostoloj (23,31-32)[4], pasigis tie unu nokton kiel prizonulo, dum oni lin kondukis al Cezareo antaŭ la provincestro Feliĉo al kiu li apelaciis (de tie, sekve, en 59 post du jaroj de karcero, Paŭlo estos translokigita al Romo por esti juĝata ĉe la imperiestra tribunalo).

Antipatrido estis detruita dum la Unua Juda-Romia Milito inter la jaroj 66 kaj 70 p.K. Pri tio amplekse parolas Jozefo Flavio en siaj Judaj Antikvecoj. Ĝi releviĝis post du jarcentoj, sed tertremo de 363 ĝin eldetruigis. Ĝi releviĝos kiel forteca bastiono sub la otomana imperio. Kaj hodiaŭ, latinlitere estas dirata ‘’Ras el'ain’’.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Charles Hugh Laughlin
  2. Tiu celo fariĝos pli evidenta post la fondo de Cezareo (inter 25 kaj 13 a.K.)
  3. Jozefo Flavio, Judaj antikvecoj, Libro XVI, ĉap. 5, §2 [1]
  4. Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris. 32 Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikaĵo; 33 sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin. (23, 31-32)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Marie-Nicolas Bouillet et Alexis Chassang (dir.), « Tel Afek » dans Dictionnaire universel d’histoire et de géographie, 1878 (Wikisource)

• John Charles Hugh Laughlin, Fifty Major Cities of the Bible : From Dan to Beersheba, Taylor & Francis, 2006 [lire en ligne] [présentation en ligne], «Aphek (Ras el-Ain). The city of palaces»

• Jeremiah Murphy-O'Connor, The Holy Land : An Oxford Archaeological Guide from Earliest Times to 1700, Oxford University Press US, 2008

• Immanuel Benzinger: Antipatris. In: Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE). Band I,2, Stuttgart 1894, Sp. 2501

• Heyd, Uriel (1960): Ottoman Documents on Palestine, 1552-1615, Oxford University Press, Oxford. Cited in Petersen (2002.