Antipodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi mapo montras la antipodon de ĉiu punkto de la terglobo - la punktoj, kie la blua kaj roza koloroj surmetiĝas estas la teraj antipodoj - plejparte la teroj havas sian antipodon en oceano. La mapo uzas la projekcio de Lambert.

En geografio, la antipodo, vorto el la malnovgreka farita per anti-, "opozicia" kaj pous, "piedo", de kiu ajn loko sur la Tero estas la punkto sur la tersurfaco kiu estas diametre opozicia. Du punktoj antipodaj unu al la alia estas ligeblaj per rekta linio tra la centro de la terglobo.

En Britio, la vorto "la antipodoj" ofte uziĝas por aludi al Aŭstralio kaj Novzelando. Geografie tamen la antipodo de la britaj insuloj estas la Pacifiko sude de Novzelando. Partoj de Hispanio, Portugalio, kaj Maroko antipodas al Novzelando. La antipodoj de Sudafriko kaj Zimbabvo estas en la Norda Pacifiko, kun Botsvano antipoda al Havajo.

Entute, malpli ol 4% de la tero havas teron kiel antipodon.[1] La plej grandaj antipodaj regionoj estas la malajzia insularo, rilate al la Amazona Baseno; orienta Ĉinio kaj Mongolio antipodas al Ĉilio kaj Argentino; kaj Groenlando kaj la kanada arkta insularo antipodas al orienta Antarkto.

Urboj

Precizaj aŭ preskaŭ precizaj antipodoj:

Ene de 100 km, kun almenaŭ unu grava urbo (1 miliono da loĝantoj):

Tajvano (iam nomata Formosa) estas parte antipoda al la provinco Formosa en Argentino.

Aliaj gravaj urboj aŭ ĉefurboj preskaŭ antipodaj:

Urboj kaj geografiaj trajtoj

Ĝibraltaro estas proksimume antipoda al la plaĝo Te Arai, ĉ. 85 km norde de Auckland, Novzelando. Tion montras la malnova onidiro, ke la suno neniam malleviĝas en la Brita Imperio, kvankam la suno ankoraŭ neniam subiras en la Komunumo de Nacioj (British Commonwealth).

Santa Vitória do Palmar, la plej suda urbeto kun pli ol 10 mil loĝantoj en Brazilo antipodas al la insulo Jejuo, la plej suda lando de Sudkoreio.

Laŭdifine la Norda Poluso kaj la Suda Poluso estas antipodoj.

Kiel eblas vidi sur la viola/blua mapo, la Pacifika Oceano tiel vastas, ke ĝi etendiĝas tra duono de la mondo; partoj de ĝi antaŭ la bordo de Peruo estas antipodaj al partoj de la sama oceano laŭlonge de la bordo de Suda Azio.

Landoj

La jenaj landoj estas opoziciaj al pli ol unu alia lando (Antarkto estas konsiderata aparte de iu ajn teritoria pretendo)

Landoj Nombro da antipodaj landoj Antipodaj landoj
Novzelando 12 : Hispanio, Portugalio, Maroko, UK (Ĝibraltaro)
Insuloj Chatham: Francio
Kermadekoj: Alĝerio
Niue: Niĝero
Tokelao: Niĝerio
Kukinsuloj: Ĉado, (Penrhyn) Centr-Afrika Respubliko, (Mangaia) Libio, (Pukapuka) Kamerunio, (Nassau) Niĝerio
Francio 12 : Novzelando (Insuloj Chatham)
Francaj Sudaj kaj Antarktaj landoj: Kanado, Usono
Gvajanio: Indonezio
Novkaledonio: Maŭritanio, Okcidenta Saharo
Valiso kaj Futuno: Niĝero
Franca Polinezio: Sudano, Egiptio, Saud-Arabio, Eritreo, Etiopio
Brazilo 8 Japanio, Sudkoreio, Filipinoj, Malajzio, Indonezio, Brunejo, Palaŭo, Mikronezio
Indonezio 8 Ekvadoro, Peruo, Kolombio, Venezuelo, Brazilo, Surinamo, Franca Gviano
Peruo 7 Vjetnamio, Kamboĝo, Laoso, Tajlando, Malajzio, Indonezio, Ĉinio
Usono 7 : Francio (Francaj Sudaj kaj Antarktaj landoj)
Havajo: Botsvano, Namibio
Alasko: Antarkto
Palmyra Atoll & Kingman Reef: DR Kongo
Usona Samoo: Niĝero, Niĝerio
Britio 6 (Falklands) Ĉinio, Rusio; (Ĝibraltaro) Novzelando; (Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj) Rusio; (Pitkarna Insulo) Saud-Arabio, UAE
Niĝero 5 Samoo, Tongo, Usono (Usona Samoo), Francio (Wallis kaj Futuna), Novzelando (Niue)
Antarkto 5 Groenlando, Kanado, Usono, Rusio, Norvegio
Ĉinio 5 : Argentino, Ĉilio, Urugvajo, Bolivio, UK (Falkland Islands)
Paracel Islands: Bolivio
Malajzio 4 Ekvadoro, Peruo, Brazilo, Kolombio
Argentino 4 Ĉinio, Tajvano, Mongolio, Rusio
Ĉilio 4 Ĉinio, Mongolio, Rusio; Paska Insulo: India
Kiribato 4 Phoenix Islands (Orona): Niĝerio; Line Islands: DR Kongo, CAR, Sudano
Rusio 4 Antarkto, Ĉilio, Argentino, Britio (Falklandoj ktp.)
Ekvadoro 3 Malajzio, Singapuro, Indonezio
Filipinoj 3 Brazilo, Bolivio, Paragvajo
Vanuatuo 3 Maŭritanio, Senegal, (Mere Lava) Malio
Paragvajo 3 Tajvano, Japanio, Filipinoj
Malio 3 Fiĝio, Vanuatuo, Salomonaj Insuloj
Kolombio 3 Indonezio, Malajzio, Aŭstralio (Kristnaskinsulo)
Niĝerio 3 Novzelando (Tokelao, Cook Ils), Usono (Usona Samoo), Kiribato
Kanado 3 Antarkto, Francio (Kerguelen), Aŭstralio (Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj)
Tajvano 2 Paragvajo, Argentino
Tongo 2 Alĝerio, Niĝero
Mongolio 2 Ĉilio, Argentino
Tuvalo 2 Ganao, (Nanumanga, Nanumea) Ebura Bordo
Fiĝio 2 Malio; (Rutuma) Burkino
Salomonaj Insuloj (Temoto) 2 Gvineo, (Tikopia) Malio
Urugvajo 2 Ĉinio, Sudkoreio
Bolivio 2 Ĉinio, Filipinoj
Sudano 2 Francio (Franca Polinezio), Kiribato
Maŭritanio 2 Francio (Novkaledonio), Vanuatuo
Alĝerio 2 Tongo, Novzelando (Kermadec)
Centr-Afrika Respubliko 2 Kiribato, Novzelando (Cook Ils)
Saud-Arabio 2 Francio (Franca Polinezio), UK (Pitkarna Insulo)
DR Kongo 2 Kiribato, Usono (Palmyra, Kingman Reef)
Japanio 2 (Ryukyu) Brazilo, Paragvajo
Sudkoreio 2 Urugvajo, Brazilo
Aŭstralio 2 (Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj) Kanado, (Kristnaskinsulo) Kolombio
Norvegio 2 (Svalbard) Antarkto, (Insulo Petro la Unua) Rusio

Landoj, kiuj opozicias al nur unu lando estas Maroko, Hispanio, Portugalio (ĉiuj al Novzelando); Ĉado, Libio, Kamerunio (al Kukinsuloj de Novzelando); Egiptio, Eritreo, Etiopio (al Franca Polinezio); Senegalio (al Vanuatuo); Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (al Pitkarna Insulo); Ganao, Ebura Bordo (al Tuvalo); Burkino (Rotuma en Fiĝio); Gvineo (al Salomonaj Insuloj); Barato (Paska Insulo); Laoso, Kamboĝo, Vjetnamio kaj Tajlando (ĉiuj al Peruo); Singapuro (al Ekvadoro); Brunejo, Palaŭo kaj Mikronezio (ĉiuj al Brazilo).

El tiuj, la plej grandaj landoj antipodaj al lando estas Filipinoj, Malajzio, Tajvano, Fiĝio, Vanuatuo, Brunejo kaj Samoo. Ĉilio same estis, antaŭ ĝia ekspansio al Atakama-Dezerto per la t.n. Milito de Pacifiko.

En la populara kulturo

  • Ordinara miskoncepto, ofte esprimata en la populara kulturo, estas tio, ke se oni fosus tra la terglobo el Usono, oni atingus Ĉinion. Fakte nur partoj de Sudameriko estas antipodoj de Ĉinio. La scienca termino Ĉinia sindromo gajnis sian nomon (kvankam ne la koncepton) el tiu miskompreno.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. J. W. Gregory (1912) The Making of the Earth, paĝo 138
  2. If the earth were a sandwich, the show with zefrank