Antisepso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boteleto de etanolo (95%) – nome tre konata antisepsaĵo.

Antisepso (el la greka ἀντί anti, "kontraŭ"[1] kaj σηπτικός sēptikos, "putriga"[2] estas kontraŭmikrobaj substancoj kiuj estas surŝmiritaj al vivanta histohaŭto por redukti la eblecon de infekto, sepso, aŭ putrado. Antisepsaĵoj estas ĝenerale distingitaj de kontraŭbakteriaj substancoj kiuj kapablas transportiĝi tra la limfosistemo por detrui bakteriojn ene de la korpo, kaj de desinfektaĵoj, kiuj detruas unuĉelulojn trovitajn sur nevivaj objektoj.

Desinfektaĵoj ne mortigas bakteriojn ekzemple sur kirurgiaj instrumentoj; senĝermiga procezo estas postulata por tio. Eĉ steriligo eble ne detruas prionojn.

Kelkaj antisepsaĵoj estas veraj seninfektigiloj, kapablaj je detruado de mikroboj, dum aliaj nur malhelpas aŭ evitas ilian kreskon.

Kontraŭbakteriaĵoj estas antisepsaĵoj kiuj havas la elprovitan kapablon agi kontraŭ bakterioj. Mikrobmortigiloj kiuj detruas virusojn estas nomitaj virusmortigiloj kaj kontraŭvirusiloj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liddell, Henry George; Scott, Robert. "ἀντί". A Greek-English Lexicon. Perseus perseus.tufts.edu.
  2. Liddell, Henry George; Scott, Robert. "σηπτικός". A Greek-English Lexicon. Perseus perseus.tufts.edu.