Antošovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antošovice
germane Antoschowitz, pole Antoszowice
municipa parto
Strato Antošovická
Blazono
Oficiala nomo: Antošovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Tria regno
Parto de Silezia Ostrava
Baseno Ostrava baseno
Tipo de parto Loka parto
Rivero Odro
Situo Antošovice
 - koordinatoj 49° 54′ 15″ N 18° 18′ 53″ O / 49.90417 °N, 18.31472 °O / 49.90417; 18.31472 (mapo)
Unua skribmencio 1714
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Antošovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Antošovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Antošovice enkadre de Ĉeĥio
Antošovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Antošovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Antošovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Antošovice
Portalo pri Ostrava

Antošovice (germane Antoschowitz, pole Antoszowice) estas historia municipo en Ĉeĥio situanta sur teritorio de Ostrava. Nuntempe ĝi estas ekde la 24-a de aprilo 1976 parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 252 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenas el la 21-a de junio 1714, sed en mortmatrikulo en Hať estas la 21-an de januaro 1709 referita pri nova vilaĝo (ex nova villa). Temas pri la plej juna municipo, kiu estis aligita al Ostrava. La malgranda dometara vilaĝo estis fondita komence de la 18-a jarcento sur teritorio de ŝilherĵovica senjorujo. La origina nomo sonis Jantoschowitio (Jantošovice), verŝajne laŭ tiama administranto de la senjorujo, Jan Jantosch. Sed la ĉeĥaj vilaĝanoj iom ŝanĝis la nomon je por ili pli akceptebla Antošovice (dokumentita ekde la jaro 1719). Proksime de la vilaĝo fondis administranto Jantosch korton Paseky, kiu ĝis la jaro 1850 kreis parton de Antošovice. Poste Paseky estis aligita al Šilheřovice. Post malvenkita milito je Silezio Antošovice estis donita en la jaro 1742 al Prusio. Al Ĉeĥoslovakio ĝi estis denove aligita reen la 9-an de februaro 1920. La lokaj infanoj vizitadis lernejon en Šilheřovice, ekde la jaro 1873 la germanan lernejon en Annaberg (la hodiaŭa pola Chałupki) kaj ekde 1920 la lokan ĉeĥan lernejon (sed la propran konstruaĵon la lernejo akiris nur en la jaro 1932). Ekde la 1933 ĉi tie estis establita ankaŭ infanvartejo. La distrikta ŝoseo en proksiman Koblov-on estis konstruita en la jaro 1926. Novan kapelon konstruis antoŝovicanoj en la jaro 1935. Post unua parcela reformo en 1932 la municipo akiris en sian katastron 28 hektaroj el katastro de Šilheřovice. Post la Munkena interkonsento Antošovice fariĝis ekde oktobro de 1938 parto de Tria regno ĝis liberigo la 1-an de majo 1945. En la jaro 1955 komencis sur la teritorio de la municipo intensa minado de gruzsablo. Areo de la gruzminejo estas nuntempe elserĉata refreŝiga loko, troviĝas ĉi tie ankaŭ nudisma strando.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869127
1880132
1890130
1900111
1910111
1921142
JaroLoĝantoj
1930158
1950193
1961219
1970233
1980248
1991407
JaroLoĝantoj
2001280
2011294
2017279
2021252

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]