Antofagasta (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antofagasta (Urbo))
Antofagasta
Fotomontaĵo
urbo en Ĉilio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1240000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 348 517  (2017) [+]
Loĝdenso 6 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 39′ S, 70° 24′ U (mapo)-23.646388888889-70.398055555556Koordinatoj: 23° 39′ S, 70° 24′ U (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 56,12 km² (5 612 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Antofagasta (Ĉilio)
Antofagasta (Ĉilio)
DEC
Antofagasta
Antofagasta
Situo de Antofagasta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antofagasta [+]
vdr

AntofagastaAntofagasto estas havenurbo, universitata urbo kaj episkopejo en norda Ĉilio, je ĉirkaŭ 700 mejloj norde de Santiago. Estas la ĉefurbo kaj de Antofagasta Provinco kaj Antofagasta Regiono. En Ĉilio ĝi estas konata ’’Perlo de la Nordo’’ por sia historia kaj ekonomia graveco.

Mapo pri Ĉilio, kie estas trovebla Antofagasta en la norda landparto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Antofagasta situas laŭ la marborda ebenaĵo ĉe Atacama. Viña del Mar troviĝas 1047, Valparaiso 1052, Santiago de Ĉilio 1090, Koncepciono 1448, Punta Arenas 328 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Antofagasta
Horloĝturo kaj katedralo en Antofagasta

Oni trovis nitraton en 1866, tio faris la lokon tuj signifa areo. La regiono ĝis 1879 apartenis al Bolivio. Komence la haveno havis la nomon ’’La Chimba’’, en 1872, ’’Puerto Mayor’’, fine Antofagasta. En 1879 Ĉilio okupis la plenan regionon. En 1905 rekompence Ĉilio konstruis fervojon inter Antofagasta kaj Bolivio, kiun nature Bolivio profitis. En 1991 sismo okazis. Post la 1-a mondmilito prezoj de la nitrato falis, sekve la loĝantaro malpliiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Antofagasto estas plejparte bazita sur minado de kuproj, nitratoj kaj jodoj, sulfuroj, krome menciindas rafinado kaj ŝipfarado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Antofagasto havas vojojn al nordo, sudo kaj interno de la lando. Ĝi estas ligita per fervojo al la minoj, Bolivio kaj Argentino. La urbego havas internaciajn flughavenon kaj havenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Antofagasto situas en dezerta klimato kun abunda nubeco. La temperaturo estas stabila por la plej granda parto de la jaro. La meza jara temperaturo estas 17 °C . La plej malvarma monato estas julio (12 °C). Jare pluvas resume nur 4 mm. Tamen okazis inundoj en 1925, 1930, 1940, 1982, 1987, 1991.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vendejego en Antofagasta

Fontoj[redakti | redakti fonton]