Antoine Bourdelle
Antoine Émile BOURDELLE (naskiĝis la 30-an de oktobro 1861 en Montauban, Tarn-et-Garonne [1] - mortis la 1-an de oktobro 1929 en Le Vésinet, Yvelines) estis franca skulptisto, pentristo kaj instruisto, unu el la plej reliefigitaj dum la Bela Epoko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis studento de Auguste Rodin, instruisto de Giacometti kaj Henri Matisse, kaj grava figuro en la Art Deco movado kaj la transiro de la Beaux-Arts-stilo al moderna skulptarto.
La verkado de Bourdelle evoluis de impresionismaj - ekspresionismaj tendencoj al klasikismo. Liajn skulptaĵojn karakterizis akra sento de formo kaj ritmo.
Lia ĉefa fonto de inspiro estis arkaika greka skulptarto. La unua skulptaĵo, kiu malkaŝas la originalan stilon de la artisto, estas Kapo de Apolono (1900).

Kiel Rodin, inter aliaj trajtoj li posedis certan emon por monumenteco; tamen, Bourdelle evoluis al pli skema plastikeco inspirita de arkaikaj grekaj skulptaĵoj kaj malpligrade de gotikaj; en ĉi tiu senco li faris plian paŝon al la avangardo de la 20-a jarcento ol Rodin.
Liaj verkoj inkluzivas freskojn kaj reliefojn en la Théâtre des Champs-Élysées (1913), monumentojn kiel la rajda statuo de generalo Carlos María de Alvear en Bonaero, kaj multajn portretbustojn, inkluzive de tiuj de Auguste Rodin, Anatole France kaj Jiddu Krishnamurti.
Per sia laboro kiel instruisto, li havis grandan influon sur skulptistoj el vasta gamo de eŭropaj landoj, Usono kaj Japanio, kiuj studis kaj ricevis gvidadon de Bourdelle.
Lia studio fariĝis la Musée Bourdelle, artmuzeo dediĉita al lia verko, situanta ĉe 18, strato Antoine Bourdelle, en la 15-a arondismento de Parizo, Francio.


Galerio
[redakti | redakti fonton]- La Unua Venko de Hanibalo Origina Gipso (1885)
- La Granda Militisto de Montauban, bronzo, (1898), Muzeo Hirshhorn, Vaŝingtono
- Tago kaj Nokto, marmoro, 1903, Musée Bourdelle, Parizo
- La Skulptistino ĉe Laboro, 1906, bronzo, Muzeo Stanford, Universitato Stanford, Kalifornio
- Heraklo la Arkpafisto (1909), Metropola Muzeo de Arto
- Busto de Ingres, Musée Ingres-Bourdelle, Montauban (1908)
- La Grande Penelope, bronzo, 1912, Montauban
- Monumento al Alvear Horse, Trammell Crow Sculpture Garden, Dallas, Teksaso (1913–25)
- Mortanta Centaŭro, 1914, bronzo, Musée Ingres-Bourdelle, Montauban
- La Liberté, Daido Life Insurance Company, Osako, Japanio
- La Virgulino de Alzaco, 1919–21, Edinburgo, Skotlando
- Monumento titolita La France ) (1922), starigita 18 junion 1948, Muzeo de Moderna Arto de Parizo, Palaco de Tokio
- Busto de Jean Moreas, bronzo, Nacia Skulptaĵĝardeno, Ateno, Grekio
- Busto de Gustave Eiffel ĉe la Eiffel-Turo, Parizo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Antoine Bourdelle, French sculptor (angle). Alirita 2020-06-12 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Musée Bourdelle (france)
- Portrait of Rodin de Antoine Bourdelle, en la oficiala retejo de la Muzeo Rodin.
- National Art Gallery and Alexander Soutzos Museum, Bourdelle Emile-Antoine, Biography (angle)

