Antoine de Saint-Exupéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine de Saint-Exupéry
franca aviadisto - mondfama verkisto fotita en 1942
franca aviadisto - mondfama verkisto
fotita en 1942
Persona informo
Naskonomo Antoine Jean-Baptiste Marie Roger de Saint-Exupéry
Naskiĝo 29-a de junio 1900
en Liono, Francio
Morto 31-a de julio 1944
en île de Riou
Mortokialo aviadila akcidento
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Saint-Louis • Villa St. Jean International School • Notre Dame de Mongré High School
Subskribo Antoine de Saint-Exupéry
Familio
Patro Jean Marc de Saint-Exupéry
Patrino Marie de Saint-Exupéry
Frat(in)oj Marie-Madeleine de Saint Exupéry • Simone de Saint-Exupéry
Edz(in)o Consuelo de Saint Exupéry
Okupo
Okupo piloto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistoĵurnalistoilustristofilozofo
Verkoj Nokta Flugo
La Eta Princo
Southern Mail
Tero de Homoj
Letter to a hostage
Flight to Arras
Citadelle
TTT
Retejo https://www.antoinedesaintexupery.com/
vdr

Antoine DE SAINT-EXUPÉRY [antuan de sent-ekzuperio], naskiĝis la 29-an de junio 1900, mortis la 31-an de julio 1944) estis aviadisto kaj franca mondfama verkisto.

Li naskiĝis en Liono (Lyon). Li flugis unuafoje en 1912; de tiam lia pasio pri aviadiloj neniam malaperis. Post militservo en flugarmeo 192123, li dungiĝis en flugpoŝto kie li partoprenis en la evoluigo de aeraj ligiloj inter Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Poste li revenis al Francio kiel provpiloto, ĝis la dua mondmilito. Li servis kiel piloto de observaviadilo, unue en franca armeo en 1939-40 kaj poste kiel majoro de la liberaj francaj pilotoj ĉe la usona armeo de 1942 ĝis sia morto dum misio, kiu okazis ĉe la mediteranea bordo, la 31-an de julio 1944. Pecoj de lia aviadilo estis retrovitaj proksime de Marsejlo en 2000 kaj klare identigitaj la 7-an de aprilo 2004 dank'al serinumero.

Dum sia tuta kariero li verkis multajn artikolojn por ĵurnaloj kaj romanojn.

Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj pro sukceso de sia fama rakonto "La Eta Princo" (Le Petit Prince) tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 pro "Nokta flugo" (Vol de Nuit) kaj la premion de la romano el la Franca Akademio en 1938 pro "Tero de la homoj" (Terre des Hommes).

Verkoj

  1. 1931: Vol de nuit – „Noktoflugo”
  2. 1939: Terre des hommes – „Tero de la homoj” esperantigis Henri Vatré Ed Iltis 1986
  3. 1942: Pilote de guerre – „Milita piloto”
  4. 1943: Le petit prince – „Eta Princo” legeblas rete en esperanto ,vd ligilon
  5. 1948: Citadelle "Fortikejo" (aperis postmorte)

Citaĵoj

  • "Igu vian revon voru vian vivon, cele ke vivo vian revon ne voru."
  • "Li estis libera, sed senlime, ĝis ne ankoraŭ sin senti pezi sur la tero. Al li mankis tiu pezo de la homaj rilatoj, kiu malhelpas la iradon, tiuj ploroj, tiuj porĉiamaj adiaŭadoj, tiuj riproĉoj, tiuj ĝuoj, ĉio, kion homo karesas, aŭ ŝiras ĉiafoje, kiam li ekfaras geston, tiuj miloj da ligaĵoj, kiuj lin alligas al la aliuloj, kaj kiuj igas lin peza." (en "Tero de la homoj")
  • Ha ! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiujn stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj. (en Tero de la Homoj)
  • La perfekteco estas atingita, ne plu kiam nenion aldoniĝas, sed kiam nenion foriĝas.Noktoflugo (france Vol de nuit), 1931[1]

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.biblioweb.org/-SAINT-EXUPERY-.html grekeLa Eta Princo en Esperanto (HTML) grekeLa eta princo en Esperanto (PDF) grekeTero de la homoj esperante grekeOficiala hejmpaĝo de Saint-Exupéry (franclingve) grekeKelkaj citaĵoj de Saint Exupéry, france

Notoj

  1. El franca[1] : «La perfection est atteinte, non pas lorsqu'il n'y a plus rien à ajouter, mais lorsqu'il n'y a plus rien à retirer.»