Anton Acker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Acker
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1887 (1887-03-03)
Morto 30-an de aprilo 1933 (1933-04-30) (46-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Stratoŝildo, fone la orienta fasado de la historia domo de la fajrobrigado.

Anton ACKER (naskiĝinta la 3-an de marto 1887 en Landau, mortinta la 30-an de aprilo 1933 en Arnstadt) estis germana urbo-arkitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li frekventis la negimnazian mezlernejon kaj trejnitis teknike i.a. ĉe la Industria lernejo (Industrieschule) en Kaiserslautern, poste li studis ĉe la Teknika altlernejo de Munkeno. De 1910-14 li deĵoris ĉe diversaj urbaj arkitektaj oficejoj, ekde aprilo 1914 en Wiesbaden. Poste li estis bavaria registara ĉefarkitekto en Fürth.

En 1919 li venis al Arnstadt kaj elektitis urba ĉefkonstruisto kaj poste eĉ urbestro. Li estris la konstruoficejon ĝis la 1933-a jaro. Pro sia politika proksimeco al la socialdemokratio li memmortigis sin post la potencakiro de la nazioj.

Lia 14 jarojn daŭrinta agado en Arnstadt postlasis multe da spuroj. En 1946 oni alinomis la straton Katharinenstraße je Oberbaurat Acker-Straße.

Konstruado en Arnstadt[redakti | redakti fonton]

  • loĝdomblokoj Rudolstädter Straße (1920-22)
  • Fasanengarten (1922-23)
  • Bielfeldstraße
  • norda fronto de Gothaer Straße (1923-25)
  • loĝejoj kun fajrobrigadistejo kaj laboroficejo en Bärwinkelstraße nr. 4-10
  • Oberbaurat Acker-Straße nr 5, 7-16 kaj 18 (1927-28)
  • loĝdomoj ĉe la nordorienta urbolimo (1932)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Fuhrmann: "Bereich Fasanengarten", en Denkmale im Kreis Arnstadt (=Veröffentlichungen der Museen der Stadt Arnstadt 12/1988), p. 39-40.
  • Architekturführer Thüringen. Vom Bauhaus bis zum Jahr 2000, Weimar 2000, p. 298-299

Fonto[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, p. 177, ISBN 3-934277-07-1.