Anton Depauly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Depauly
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1798 (1798-06-07)
en Mies
Morto 27-an de aprilo 1866 (1866-04-27) (67-jaraĝa)
en Stříbro
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Anton Felix Depauly (naskiĝinta la 30-a de aprilo 1801 en Mies, nun: Stríbro; mortinta la 27-an de aprilo 1866 samloke) estis bohema pentristo, kiu verkis en Aŭstrujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, pentrita proksimume 1827 (aŭ ĝis aŭtuno de 1828) de Anton Depauly (1798–1866)

Anton Depauly estis filo de arĥivisto Johann Depauly kaj de Elisabetha, denaska Schmid. Li iris post la morto de sia patro kiel sepdekjarulo al la Viena Akademio de Vidaj Artoj, verŝajne subtenate de sia onklo, komercisto en Mies. Post dekjara studo (desegnado kaj historia pentrado) li geedziĝis kaj patriĝis plurfoje. En Vieno li fariĝis historia kaj portreta pentristo.

Proksimume en la 1840-aj jaroj li tamen forlasis la urbon kaj revenis al siaj parencoj en sia naskiĝloko, kie li plue laboris kiel portretisto.

Lia verkado en Vieno estas ne jam dokumentita, escepte 13 komponistoportetojn en la kolekto de la Muzikasocio; la postsekvaj jardekoj de lia vivo en Bohemujo, kie jam kvar pliaj oleopentraĵoj liaj estis registritaj, ankaŭ bezonas pluan esploradon.

Joseph Sonnleithner (el fama viena familio) mendis por sia portretogalerio, poste vendita al la Societo de Muzikŝatantoj (Gesellschaft der Musikfreunde), portreton de Franz Schubert, kiu montras tiun sen okulvitroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anna Schirlbauer: Das zeitgenössische Ölporträt Schuberts hat seinen Maler gefunden: Anton Depauly. En: Schubert:Perspektiven. Jarkolekto 4 (2004), pj. 145–173
  • Dies.: Joseph Sonnleithners Sammlung in der Portraitgalerie der Gesellschaft der Musikfreunde in Wien. Neue Erkenntnisse über ihren Begründer, ihre Bilder und Maler. Mit Abschnitten über die Maler Mähler, Kupelwieser und Depauly und Details über die Entstehung der Sammlung. En: Wiener Geschichtsblätter. – 62 (2007), kajero 1, pj. 29–64
  • Dies.: Der Franz Schubert-Porträtist Anton Depauly und seine Bilder (anlässlich seines 150.Todestags). En: Internet, 25. Januar 2016, pj. 1–9