Anton Flettner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flettner kiel junulo (1-a de dekstro) kaj la Flettner-vilao

Anton FLETTNER (1-an de novembro 1885 en Eddersheim ĉe Frankfurt am Main - 25-an de decembro 1961 en Usono) estis - komence - instruisto, poste inĝeniero kaj inventisto.

En naskiĝloko de Anton Flettner (Flettner-vilao) estas hodiaŭ lokigita la urba infanĝardeno de Eddersheim.

Li prezentis en aĝo de 29 jaroj direkteblan torpedon al la mararmeo, kiu estis rifuzita same kiel alia inventaĵo (1915) pri teledirektebla batalaŭto. La oficiroj pensis tion nerealigebla.

Li evoluigis laŭ ekzemplo de la ventoturbino de Savonius mem-aerumigan sistemon. Tiu aerumigilo estis vaste uzata de la 1930-aj ĝis la 60-aj jaroj en ŝarĝaŭtoj, autobusoj, fervojaj vagonoj kaj ŝipoj. Ĝin produktas ankoraŭ la londona entrepreno Flettner Ventilator Limited.

Li evoluigis la Flettner-rotoron kiel pelan sistemon por ŝipoj. En 1927 turnis sin al la aviado kaj evoluigis duoblan motoron por helikoptero. Flettner estis invitita en 1947 por labori en la Usono. Li restis tie kiel ĉefkonstrzuisto ĉe firmao Kaman, por kiu li evoluigis novan helikopteron laŭ principo de duobla rotoro de Flettner. Li gvidis la helikopteran esploradon de la usona armeo kaj estis prezidanto de Flettner Aircraft Corporation en Kew Gardens, Queens, Novjorko.

Ekspozicio

La Flettner-rotoro – ĉu estas fiaska invento? - speciala ekspozicio en la germana teknika muzeo Berlino de 2a februaro ĝis 1a aŭgusto 2010

Eksteraj ligiloj