Tony Leader

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anton Leader)
Tony Leader
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1913 (1913-12-23)
en Bostono
Morto 1-an de julio 1988 (1988-07-01) (74-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anton Morris LEADER, konata per anglalingva karesnomo "Tony" (23-an de decembro 1913 - 1-a julio 1988, aĝo 74), estis usona televida reĝisoro kaj produktoro krom eventuala aktoro.

Leader komencis sian karieron en radio kiel produktoro, reĝisoro kaj scenaristo je radioserio Murder at Midnight. En 1948 li aperis kiel ekstrulo en kinofilmo The Big Clock. De 1948 ĝis 1950 li laboris ĉe CBS Radio je radioserio "Suspense".

En 1954 li komencis labori ĉe televido en televidserio The Web. En la sekva jaro li reĝisoris du epizodojn de The Man Behind the Badge, kiam li komencis esti kreditita per sia karesnomo "Tony", sed daŭris uzi la formon Anton M. Leader. En 1950-a jardeko li reĝisoris multajn televidaĵojn kiel Damon Runyon Theater, Celebrity Playhouse, The Adventures of Jim Bowie, Perry Mason, Lawman kaj Sea Hunt. Kiel produktoro, li laboris ĉe la filmoj Go Man Go, It Happens Every Thursday kaj Sally and Saint Anne.

En 1960-aj jaroj li reĝisoris du epizodojn de The Twilight Zone kaj du epizodojn de Lost in Space (inkluzive la provepizodon), Daniel Boone, 6 epizodojn de Gilligan's Island, It's About Time, I Spy, Tarzan kaj Laredo. Poste li reĝisoris epizodon "For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky" de la tria sezono de Star Trek, krom epizodojn en televidserioj kiel It Takes a Thief, Ironside kaj The Virginian. Li ankaŭ reĝisoris la filmon Children of the Damned. Kiel produktoro li laboris ĉe televidserio National Velvet. En 1965 li gajnis la premion Western Heritage Award.

Dum la 1970-a jardeko li reĝisoris epizodojn de Get Smart, Hawaii Five-O, Nichols kaj Movin' On krom la filmon Cockeyed Cowboys of Calico County.