Anton Praetorius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Praetorius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1560 (1560-01-01)
en Lippstadt
Morto 6-an de decembro 1613 (1613-12-06) (53-jaraĝa)
en Laudenbach
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco County of Lippe
Memorigilo Anton Praetorius
Okupo
Okupo tradukisto • teologo • pastoro • biografo • himnoverkisto • verkistopredikisto
vdr
Lippstadt

Anton Praetorius (n. 1560 en Germanio en Lippstadt, m. la 6-an de decembro 1613 en Laudenbach (Bergstraße)) estis germana pastro, reformita teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

bruligo de sorĉistino

Praetorius estis rektoro de la latinlernejo en Kamen/Vestfalio, kie lia edzino Maria 1586 naskis ilian filon Johannes.

la barelego en la kastelo de Heidelberg

Anton Praetorius estiĝis la unua reformita pastro en la urbo Dittelsheim, kie li 1595 verkis latine la plej malnovan priskribon de la unua barelego en la kastelo de Heidelberg. 1596, li estiĝis la princa kortuma predikisto en Birstein (ĉe Frankfurto ĉe Majno).

Protestis kontraŭ la torturo[redakti | redakti fonton]

titolpaĝo de la raporto de 1602

1597 la princo nonumis lin membro de la kortumo ĉe sorĉistina proceso. Praetorius protestis kontraŭ la torturado de la akuzitaj virinoj.

Birstein sorĉistino proceso 1597

Li atingis la finiĝon de la proceso kaj ke la virino estis liberigita. Tio estas la unusola konata kazo, ke sacerdoto dum la proceso postulis la finon de la terura turmentado – kaj havis sukceson.

Praetorius perdis sian postenon de kortuma predikisto kaj estiĝis 1598 pastro en Laudenbach (Bergstraße). Je pseudonimo de lia filo Johannes Scultetus li publikigis 1598 la libron „Detala raporto pri sorĉado kaj sorĉistoj“ kontraŭ sorĉomanio kaj torturo. 1602 li havis la kuraĝon aperigi la duan eldonon de la „Detala raporto“ je sia propra nomo kiel autoro. 1613 aperis la tria eldono kun persona prologo. 1629 nekonatoj aperigis kvaran eldonon de la “Raporto pri sorĉado kaj sorĉistoj”.

Laudenbach domo de la pastro

La germana pastro Anton Praetorius batalis kontraŭ sorĉistaj procesoj kaj torturo kaj aperigis 1598 libron kontraŭ persekuto de sorĉistinoj.

Verkoj de Praetorius[redakti | redakti fonton]

  • Vas Heidelbergense, Heidelberg, (pri la barelego en la kastelo de heidelberg) oktobro 1595
  • Gründlicher Bericht von Zauberey und Zauberern. Per joannem Scultetum Westphalocamensem [Johannes Scultetus estas pseudonimo de Antor Praetorius], 1598 (libro kontraŭ persekuto de sorĉistinoj kaj kontraŭ torturo
  • Gründlicher Bericht von Zauberey und Zauberern: kurtz und ordentlich erkläret durch Antonium Praetorium 1602.
  • Novaj eldonoj 1613 kaj 1629
  • De Sacrosanctis Sacramentis novi foederis Jesu Christi 1602 (Sakramentenlehre)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Hegeler: Anton Praetorius, Kämpfer gegen Hexenprozesse und Folter. Unna 2002, ISBN 3-9808969-4-3 (Historia biografio pri Anton Praetorius, batalanto kontraŭ procesoj kontraŭ sorĉistinoj kaj torturo)
  • Hartmut Hegeler und Stefan Wiltschko: Anton Praetorius und das 1. Große Fass von Heidelberg. Unna 2003, ISBN 3-9808969-0-0 (Pri la barelego en Heildeberg)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]