Antonín Rejcha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anton Reicha)
Antonín Rejcha
Persona informo
Naskonomo Antonín Josef Rejcha
Naskiĝo 26-an de februaro 1770 (1770-02-26)
en Prago
Morto 28-an de majo 1836 (1836-05-28) (66-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francaĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando BohemioFrancio
Alma mater Bonna universitato
Okupo
Okupo komponistoverkisto • muzikologo • pedagogo • muzika teoriisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • instruisto
vdr

Antonín REJCHA (naskiĝis la 26-an de februaro1770 en Čáslav (nuna Ĉeĥio, tiama Aŭstrio-Hungario) - mortis la 28-an de majo 1836 en Parizo) estis ĉeĥa komponisto, muzikteoriulo kaj muzikpedagogo. Li estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj reprezentantoj de la t.n. ĉeĥa muzika emigracio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de surstrata muzikisto Šimon Rejcha, kiu bedaŭrinde baldaŭ mortis.La patrino denove edziniĝis kaj neglektis la filon, tial la 11-jara Antonín fuĝis el la hejmo. Kiel 15-an knabon ekprizorgis lin lia onklo Josef Rejcha, kiu ludis en kapelo de la grafo Wallenstein en Ŝvabio. Tie Antonín eklernis ludis plurajn muzikinstrumentojn kaj fremdajn lingvojn. Komence de sia kariero li ludis en la kortega kapelo en Bonn (kie li amikiĝis kun Ludwig van Beethoven) kaj poste vivtenis sin kiel muzikpedagogo kaj komponisto en Hamburg. Sekve li studis ĉe Joseph Haydn en Vieno kaj en 1808 li daŭre ekloĝis en Parizo, kie li edziĝis al francino, akiris la francan ŝtatanecon kaj en 1818 fariĝis profesoro (kaj sekve ankaŭ direktoro de la konservatorio en Parizo. Al liaj studentoj apartenis ekzemple Hector Berlioz, Charles Gounod, César Franck, Franz Liszt kaj aliaj.

En 1835 pro sia tutviva verkaro li estis premiita per Ordeno de honora legio kaj fariĝis membro de la Franca akademio de sciencoj kaj artoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Monumento de Rejcha en la pariza tombejo Pére Lachaise

El la nuna vidpunkto Rejcha estas aprezata precipe kiel muzikteoriulo kaj muzikpedagogo. Liaj novismaj kaj instigaj teorioj pri melodio, harmonio kaj muzika kaj drama komponado estis ofte eldonataj kaj tradukataj kaj influis pluajn generaciojn de muzikscienculoj en tuta Eŭropo.

Inter liaj komponaĵoj troviĝas verkoj por piano(36 fugoj, Umění variace - Arto de variacio), 7 simfonioj, 9 orkestraj uverturoj, koncertoj, voĉmuziko, spirita muziko (Requiem, Te Deum), operoj ktp.

Verkoj eldonitaj en kompaktdiskoj
  • Requiem (Supraphon 2005)
  • Fugues for Piano (Supraphon 2003)
  • Lenore (Supraphon 2000)
  • Wind Quintets, Op. 100 (Studio Matouš 1996)
  • Chamber Music (Studio Matouš 1996)
  • Quintet for pianoforte and strings; Trio for three cellos (Praga 2003)
  • Der Neue Psalm [The New Psalm] (Panton 1995)
  • 3 Quartets, Op.98 (Panton 1995)
  • Symphonies (Panton 1995)
  • Te Deum (Panton 1995)
  • 24 Horn Trios (Supraphon 1994)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]