Anton Webern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Webern
Anton Webern

Anton Webern (naskiĝis la 3-an de decembro 1883 en Vieno; mortis la 15-an de septembro 1945) estis aŭstria komponisto de klasika muziko kaj membro de la tiel nomata Dua Viena Skolo. Li naskiĝis Anton Friedrich Wilhelm von Webern, sed neniam uzis siajn mezajn nomojn, kaj ne plu uzis la nobelulan titolon von ekde 1918.

Vivo

Pasiginte multan tempon de sia juneco en Graz kaj Klagenfurt, Webern studis en la Viena Universitato ekde 1902. Tie li studis muzikologion kun Guido Adler, verkante sian tezon pri la Choralis Constantinus de Heinrich Isaac. Ĉi tiu intereso pri frua muziko multe influis lian komponadan teknikon en pli malfruaj jaroj.

Li studis komponadon sub Arnold Schönberg, verkante sian Passacaglia, Op. 1 kiel sian gradigan verkon en 1908. Li renkontis Alban Berg, kiu ankaŭ estis lernanto de Schönberg, kaj ĉi tiuj du renkontoj estis la plej gravaj en lia vivo koncerne la formadon de lia propra muzika direkto. Post gradiĝo, li prenis serion de konduktistaj postenoj ĉe teatroj en Ischl, Teplice, Gdansk, Stettin kaj Prago antau sia posta translokiĝo al Vieno. Tie li kontribuis al la ekprospero helpis de la Societo por Privataj Muzikaj Ludadoj de Schönberg kaj konduktis la Vienan Laboristan Simfonian Orkestron de 1922 ĝis 1934.

La muziko de Webern denunciĝis kiel "kultura Bolŝevismo" kiam la Nazia Partio ekkaptis potencon en Aŭstrio en 1938. Kiel rezulto, fariĝis pli kaj pli malfacile por li gajni sian vivtenon, kaj li devis labori kiel redaktisto kaj presprovisto por sia eldonisto Universala Eldono. WEBERN forlasis Vienon en 1945 kaj translokiĝis al Mittersill en la lando Salzburg, kredante ke li estos pli sekura tie. La 15-an de septembro 1945 tamen, dum la okupado de Aŭstrio far la Aliancanoj, li estis hazarde mortpafita de usona armea soldato post la aresto de lia bofilo pro nigra-merkataj agoj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.musicweb-international.com/classrev/2003/Jan03/webern_wright.htm greke http://www.scena.org/columns/lebrecht/050907-NL-webern.html greke http://www.antonwebern.com