Antoni Chruściel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoni Chruściel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1895 (1895-06-16)
en Gniewczyna Łańcucka
Morto 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (65-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Wyższa Szkoła Wojenna
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Antoni Chruściel pseŭdonomo Monter (Muntisto) kaj aliaj (naskiĝis la 16-an de junio 1895 en Gniewczyna Łańcucka, apud Tryńcza, mortis la 30-an de novembro 1960 en Vaŝingtono) – brigada generalo de Pola Soldataro, komandanto de Varsovia Areo de la Asocio de Armita Batalado (ZWZ).

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1909 agis en sekreta skoltismo en Jarosław. En 1914 finis la 6-an klason de imperiestra-reĝa Gimnazio en Jarosław. Aŭguste 1914 eniris al Orienta Legio de Polaj Legioj, kaj septembre de la sama jaro, post malfondo de la legio, enkorpigita al la imperiestra kaj reĝa armeo en kiu estis direktita al suboficira lernejo, kaj poste al la oficira de revervo. Post fino de la oficira lernejo en la jaroj 1915–1918 estis laŭvice: komandanto de plotono, instruktoro de la lernejo kaj komandanto de kompanio en la 90-a Regimento de Infanterio el Jarosław. Leŭtenanto Antoni Chruściel signife kontribis al tio, ke lia unuo, kiel la unusola en la armeo revenis novembre 1918 al garnizono kun armilaro.

La 1-an de januaro 1919 estis akceptita al Pola Soldataro kun agnosko de posedata rango. Komandis la 5-an kompanion kaj de decembro 1921 – la unuan batalionon. La 19-an de aŭgusto 1920 estis agnoskita kun la tago de la 1-a de aprilo 1920 en rango de kapitano, en infanterio, en grupo de oficiroj de la estinta Aŭstria-hungara armeo.

Ribelo de Varsovio[redakti | redakti fonton]

12.08.1944: Kolonelo Antoni Chruściel ordonis agnoski virinojn kiel soldatoj, se ili dum la konspira periodo ĵuris kaj aliĝis al la Pola Enlanda Armeo - laŭ takso ili konsistis ĉirkaŭ 22% de la partoprenantoj de la ribelo, kaj ordonis selekti militkaptitojn al 4 grupoj - soldatojn de Wehrmacht (trakti laŭ internacia juro), Reich-germanojn (malliberigi), germanan policon, SS-anojn, Hitlerjugend, ukrainojn (trakti kiel krimulojn) kaj Volks-germanojn, t.e. polaj krimuloj (redoni al juĝejoj).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ranglisten des kaiserlichen und königlichen Heeres 1918, Vieno 1918.
  • Kronika powstań polskich 1794-1944 (Kroniko de polaj ribeloj 1794-1944), M.B. Michalik (redaktoro), E. Duraczyński (prilaboro), Wydawnictwo Kronika, Varsovio 1994, ISBN 83-86079-02-9, OCLC 834009097.
  • A. K. Kunert, Słownik Biograficzny Konspiracji Warszawskiej 1939-1944 (Biografia Vortaro de Varsovia Konspiro 1939-1944), Varsovio 1987, unua volumo, p. 53–55

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]