Antoni Józef Śmieszek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoni Józef Śmieszek
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1881 (1881-05-22)
en Oświęcim
Morto 12-an de januaro 1943 (1943-01-12) (61-jaraĝa)
en Göttingen
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de LondonoMunkena universitatoJagelona UniversitatoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Profesio
Okupo lingvisto • antropologo • egiptologo • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoni Józef Śmieszek (naskiĝis la 22-an de majo 1881 en Oświęcim, mortis la 12-an de januaro 1943 en Göttingen) estis pola lingvisto kaj egiptologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito soldatservis en la armeo de Aŭstrohungara Imperio en la Orienta Fronto. Kiel rusa militkaptito estis internigita en Tomsk, kie en tiea universitato li okupis postenon de docento en la katedro de kompara lingvoscienco.

En la sendependa Pollando li komence estis ligita al la sama katedro en la Universitato Adam Mickiewicz, kaj poste en 1934 ligiĝis al la katedro de egiptologio en la Varsovia Universitato.

Nelonge antaŭ eksplodo de la Dua mondmilito li forveturis al Nazia Germanio. Akuzita en Pollando pri kunlaborismo, li deprimiĝis kaj sin mortigis.

Elektitaj laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Literatura starożytnego Egiptu (Literaturo de antikva Egiptio) (1929)
  • Historia faraońskiego Egiptu (Historio de faraona Egiptio) (1931)
  • O pochodzeniu alfabetu sinajskiego z egipskich hieroglifów (Pri deveno de sinaja alfabeto de la egiptaj hieroglifoj) (1933)
  • Studia nad strukturą form nominatywnych języka koptyjskiego oraz próby rekonstrukcji ich odpowiedników egipskich (1934)
  • Uwagi o sufiksie nominalnym w języku egipskim (1936)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]