Antonio Alonso Núñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Antonio Alonso Núñez
Persona informo
Naskiĝo 1929
en Koruno, Galegio, Hispanio
Morto 2019
en Sebto, Hispanio
Lingvoj Esperantohispana
Etno galego
Ŝtataneco hispano
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Pro Esperanto
Aliaj aktivaĵoj prezidanto de HEF
Esperantistiĝis en 1943
vdr

Antonio ALONSO NÚÑEZ [antonjo alonso nunjes] (naskiĝis en Koruno en 1929, mortis en Sebto en 2019) estis galega esperantisto. Li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1929 en la norda havenurbo Koruno, licenciiĝis pri matematiko kaj eklaboris kiel ŝtata funkciulo pri statistiko. Li eklernis Esperanton kiam li havis 14 jarojn, per libro, kiun li aĉetis en ĉemara tombolo en Koruno[1].Li ekaktivis por la lingvo en 1952. Pro sia profesio li loĝis en pluraj urboj: Barcelono, Pontevedro, Granado kaj Santiago-de-Kompostelo. Liaj filoj estas denaskaj esperantistoj (li alparolis ilin en Esperanto kaj lia edzino, Concepción "Chita" Menlle, en la hispana), kvankam kiel plenkreskuloj ili ne interesiĝis pri la lingvo.

En 1957 li organizis bibliografian ekspozicion pri Esperanto en la urbo Pontevedro, kie li loĝis; tiam okazis incidento kun policanoj, ĉar en la ekspozicio montriĝis la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en la hispana lingvo (kaj apude, en Esperanto) kaj tio ne plaĉis al la reĝimo de Franco[2].

En 1960 li impulsis la unuan Hispanan Kongreson de Esperanto en Galegio, en Pontevedro. Li faris kelkajn proponojn al la kongreso, kiujn ĝi aprobis; inter ili elstaris starigo de komisiono por ellabori regularon pri organizado de la kongresoj kaj pretigo de materialo por konstanta Esperanto-ekspozicio je la servo de la grupoj[3].

En 1968 li organizis, en interkonsento kun la ĉefinspektoro kaj inspektoroj pri infana edukado de la provinco Pontevedro, kurson por infanoj proksimume 10-jaraĝaj, kun la celo, ke kelkaj el ili povu partopreni dank' al stipendio de la E-grupo de Pontevedro, en la Infana Kongreseto de la 53a UK en Madrido[4].

Post la diktaturo, en februaro 1978, li dufoje prelegis pri Esperanto en la fakultato pri filologio de Santiago-de-Kompostelo, lia tiama loĝurbo. En tiu lernojaro, 1978-1979 li ekinstruis Esperanton en la Instituto por Lingvoj (Instituto de Idiomas) de la fakultato pri filologio. Por diskonigi la kurson kaj enkadrigi ĝin en ĝeneralan panoramon, Antonio Alonso prelegis la 10an de decembro 1978, okaze de renkontiĝo galega-portugala en Vigo por celebri la Tagon de Zamenhof kaj la 30an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj; la titolo de lia prelego estis "Esperanto en la universitato"[5].

Dank' al la iniciato de Antonio Alonso, la Instituto por Lingvoj eldonis, kune kun la helpo de pluraj institucioj (i.a. de la Municipa Ŝparkaso de Vigo kaj la Popola Universitato de Vigo), la unuan libron de la galega literaturo tradukitan en Esperanton: Viveroj, de Castelao[6]. La verkon esperantigis Fernando de Diego, surbaze de antaŭa traduko de Antonio Alonso[2].

En la sama jaro Antonio Alonso veturis ĉiusemajne por instrui la lingvon en Vigo, en la domo Bárcena.

La Esperanto-kurso, kiu uzis la Fundamenton kiel lernolibron, daŭris ĝis la lernojaro 1991-1992, kaj Antonio Alonso estis ĝia instruisto dum ĉiuj jaroj krom la du lastaj (tiam li transdonis la taskon al Suso Moinhos).

La 18an de decembro 1988 la Esperanto-grupo de Vigo Paco kaj Amo festis la Zamenhof-tagon kaj por tiu okazo, en la Sport-urbo de la Komerca Rondo (Kultura Societo Komerca kaj Industria), en Marcosende, en la montaro, Antonio Alonso inaŭguris ekspozicion pri libroj, broŝuroj kaj afiŝoj (inter kiuj troviĝis la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[7].

Inter 1989 kaj 1997 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Post sia emeritiĝo li kaj lia edzino reloĝis en Koruno kaj, post sia vidviĝo, li translokiĝis ĉe sia filo en Sebto, kie li forpasis.

Antonio Alonso verkis du informilojn pri la internacia lingvo: Notas e informe sobre a lingua internacional Esperanto, publikigitan en la galega de Galega Esperanto-Asocio en 1987, kaj, dek jarojn poste, Pro Esperanto, eldonitan de Hispana Esperanto-Federacio. En ili konstateblas la aparta zorgo de Antonio Alonso rilate la fonologion de Esperanto.

Li ankaŭ tradukis kelkajn poemojn el la galega literaturo, aperintajn en diversaj publikaĵoj: Foi a Páscoa enxoita (Senakvis la Pasko), de Rosalía de Castro[8]; la mezepokan kanton de Meendinho[9][10]; A Rosalía, de Manuel Curros Enríquez kaj Canzón de cuna pra Rosalía Castro, morta, el Seis poemas galegos, de Federico García Lorca [11] kaj aliajn tekstojn (du pliajn poemojn en la galega de Lorca kaj galegajn popolkantojn; ĉiuj legeblas en la Kongreslibro de la 69a Hispana Kongreso de Esperanto).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Notas e informe sobre a lingua internacional Esperanto. Asociación Galega de Esperanto, 1987. ISBN 84-398-9049-4.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. B. (2000): A la conquista de Babel, en La Opinión, A Coruña, 27-12-2000,ĵurnalo, p. 10.
  2. 2,0 2,1 Alonso Montero, Xesús (1984): "Esperanto", en Silverio Cañada (eldonisto), Gran Enciclopedia Gallega, Santiago/Gijón, paĝoj 214-218.
  3. -- (1979): Boletín de la Federación Española de Esperanto, n-ro 123, septembro-oktobro 1960. Hispana Esperanto-Federacio.
  4. -- (1968): Boletín de la Federación Española de Esperanto, n-ro 166, marto-aprilo 1968, Zaragoza: Hispana Esperanto-Federacio.
  5. -- (1979): Boletín de la Federación Española de Esperanto, n-ro 231-232, januaro-aprilo 1979, Valladolid: Hispana Esperanto-Federacio.
  6. Castelao, Alfonso Daniel (1983): Viveroj. Santiago de Compostela: Esperanto-kurso de la Instituto por Lingvoj ĉe la Filologia Fakultato, Universitato de Santiago de Compostela. 41 p. ISBN 8430091262.
  7. -- (1988): Faro de Vigo, Vigo, 11-12-1988, ĵurnalo.
  8. Alonso Montero, Xesús (1985): "Rosalía de Castro en esperante" [tiel], en Faro de Vigo, Vigo, 12-05-1985, ĵurnalo.
  9. —— (1982): A cantiga de Meendiño (¿siglo XIII?), en Faro de Vigo, Vigo, 28-04-1982, ĵurnalo.
  10. Alonso Montero, Xesús (ed.) (1998): A Cantiga de Mendiño en 28 línguas. Edición e prólogo de Xesús Alonso Montero. [Santiago de Compostela] : Xunta de Galícia. 108 p. ISBN 84-453-2168-4.
  11. Alonso Montero, Xesús (ed.) (1994): Manuel Curros Enríquez e Federico García Lorca cantan en vinte linguas a Rosalía de Castro. Manuel Curros Enríquez et Federico García Lorca Rosaliam de Castro viginti linguis celebrant. Padrón: Patronato Rosalía de Castro. 62 p. ISBN 84-87668-07-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]