Antonio Bacci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Bacci
Persona informo
Antonio Bacci
Naskiĝo 4-an de septembro 1885 (1885-09-04)
en Italio
Morto 20-an de januaro 1971 (1971-01-20) (85-jaraĝa)
en Vatikano
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • latinisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio BACCI (naskiĝinta la 4-an de septembro 1885 en Giugnola, mortinta la 20-an de januaro 1971 en Vatikanurbo) estis itala teologo kaj sekretario kuria kardinalo romkatolika kaj arda favoranto de Latinitas viva.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj de teologio en Florenco li ordinitis en la 9.8.1909. Poste li laboris kiel animzorganto kaj profesoro ĉe la porpastra seminario de Florenco (1910-1022). Inter 1922 kaj 1931 li kunlaboris ĉe Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo kaj nomumitis en 1923 papa honorkapelano. Ekde 1931 li deĵoris samloke kiel sekretario de la (en 1967 nuligita) sekcio por la brevoj adresotaj al la princoj, alivorte kiel persono respondeca por la latinlingva korespondado de la papo. Sekve li promociigitis je papa domprelateco. En 1960 lia papa moŝto Johano la 23-a igis lin kardinaldiakono kun la titola diakonio de la Baziliko de Sankta Eŭĝeno. En la 5.4.1962 finfine li iĝis titulara arkiepiskopo de Colonia in Cappadocia. Episkopa konsekriĝo venis en la 19.4.1962 de la papo mem kune kun la prefekto de la Kongregacio por seminarioj kaj universitatoj, Giuseppe Pizzardo kaj la prefekto de la Kongregacio por la ordigo de la sakramentoj, Benedetto Aloisi Masella.

Bacci ankaŭ partoprenis la du unuaj kunsidoj de la Dua Vatikana koncilio en 1962 kaj 1963. Li famiĝis ĉe tradiciemuloj pro sia mallonge antaŭmorte elmontrita akrega kritiko pri la liturgiaj reformoj kaj la formo de la nova meslibro. Je la granda miro de vatikanuloj li jam en la 1967-a jaro skribis antaŭparolon por libro de la reformopoziciulo Tito Casini, La tunica stracciata. Skandalis por Bacci antaŭ ĉio la klara malplivalidigo de la latina lingvo eklezilingvece. Por sia tiom ŝatata latino li verkis eĉ leksikono kun novaj vortoj por povi esprimi ĉion de la moderna mondo latinlingve. Tio ankaŭ gravis dumkoncilie kie la latina estis la ununura oficiala idiomo! Krome li senkompromise kontraŭbatalis la komunismon.[1] Entombiĝo estis en la naskiĝurbo. La latinkoncernajn aferojn de Vatikanurbo post la morto de Bacci respondece transprenis la sudtirolano Karl Egger.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la 15.9.1964 li fariĝis kavaliro de la ordo Ordine civile di Savoia[2]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vocabolario italiano latino delle parole moderne e difficili a tradurre, tria eldono, eldonejo Studium, Romo 1955
  • Con il latino a servizio di quattro papi, eldonejo Studium, Romo 1964
  • Alfredo Ottaviani kaj Antonio Bacci (eld.): Kurze kritische Untersuchung des neuen Ordo Missae, Immaculata-Verlag, Reussbühl/Luzern 1969 (traduko germana de: Breve esame critico del Novus Ordo Missae)[3][4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberto de Mattei: Il Concilio Vaticano II. Una storia mai scritta, Torino 2010, p. 495
  2. diplomoj
  3. Tiu ĉi kritiko (kiun la kardinaloj nur eldonis, ne skribis mem kaj kiu evidentiĝis parte supraĵa) igis lian papan moŝton Paŭlo la 6-a en antaŭparolo de la nova meslibro atentigi la fidelulojn pri seninterrompita kontinuigo de la eklezia tradicio malgraŭ ĉiuj novigaĵoj, kiam li aprobis ĝin en la 1969-a jaro.
  4. originala teksto itallingva