Antonio Beccadelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antono Panormito[1]
(1394–1471)
Alphonsi Regis Aragonum dicta ac facta memoratum digna, Diritaĵoj kaj faritaĵoj de Alfonso, reĝo de Aragonio, verko publikigita inter 1434 kaj 1450.
Alphonsi Regis Aragonum dicta ac facta memoratum digna, Diritaĵoj kaj faritaĵoj de Alfonso, reĝo de Aragonio, verko publikigita inter 1434 kaj 1450.
Persona informo
Naskiĝo 1394
en Palermo,  Italio
Morto 19-a de januaro 1471
en Napolo,  Italio
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Profesio
Alia nomo Panormita vd
Okupo poeto • historiistoverkistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio Beccadelli (1394–1471) (naskiĝis en Palermo, 1394 - mortis en Napolo, en la 19-a de januaro 1471) estis itala humanisto, poeto, diplomato, kanonika juristo, kronikisto kaj historiisto. Li estis la plej juna filo de Enrico di Vannino Beccadelli, kiu plenumis aktivan rolon en la sicilia politiko, servinte kiel Pretoro de Palermo, en 1393. Li helpis sian patron en ties negocoj ĝis kiam li entuziasme sentis sin altirita de la humanismaj studoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Beccadelli travojaĝis multenombrajn italajn urbojn, kaj fariĝis studento de Gasparino Barzizza en Padovo. En 1419, li staĝis mallongatempe en Florenco, kaj el tie li foriris al Sieno por studi jurisprudencon. Sekve, li iris al Bolonjo kaj tie li restis ĝis aŭgusto 1427. Li reiris al Florenco, kaj el tie li vojaĝis al Romo, kie li restis ĝis 1428. En la sekvanta jaro li estis en Ĝenovo.

En 1434, li ekoficis en la servoj de Alfonso, reĝo de Aragono, kiu estis granda patrono de la artoj, kaj en ĉi tiu urbo Beccadelli fondis la akademion Porticus Antoniana, pli malfrue konata kiel Accademia Pontaniana, omaĝe al Giovanni Pontano. En Napolo, Beccadelli fariĝis intima amiko de Pontano, kaj enkondukis la junan klerulon en la majestan kancelierecon de la povohava reĝo Alfonso.

Beccadelli kaj la reĝo kunhavis grandan amon al la kulturo kaj la poeto akompanis la suverenon en ties taskoj de la reĝa kariero. Kiam Alfonso fariĝis malliberulo en la manoj de Filippo Maria Visconti, la Duko de Milano, en 1435, Alfonso konvinkis lian kruelegan kaj ruzan kaptinton liberigi lin, ĉar ne estis intereso de Milano malhelpi la aragonan viktorion en Napolo. Beccadelli, dank'al sia iama ligiteco al la milana kortego, plenumis gravan rolon en tiuj intertraktadoj.

Alfonso estis fianĉo de Maria de Kastilio (1401-1458)[2], fratino de Johano la 2-a el Kastilio, en 1408, kies geedziĝo okazis en Valencio, en 1415. Ili ne havis gefilojn. En Napolo, Alfonso enamiĝis al nobela virino nomita Lucrezia d'Alagno, kiu fakte aktivis kiel reĝino en la napola kortego, tiel kiel inspira muzo. Beccadelli omaĝis ŝin per la latinaj vortoj: "Quantum rex proceres, quantum Sol sydera vincit, / tantum Campanas superat Lucrētia nymphas."[3]

Post la morto de Alfonso, Beccadelli restis intima al la aragona krono, kaj servis al Ferdinando la 1-a. Alfonso konfidis al Beccadelli la instruadon de sia filo kaj sukcedinto. Fama eldono en Germanlingvio faris Friedrich Karl Forberg kun klarigoj en la latina lingvo sub la titolo De figuris Veneris.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Panormito: poetika formo por palermano.
  2. La Web de las Biografías
  3. Ju pli la reĝo superas la nobelaron, ju pli la Suno estas konkerinto de la stelaro, des pli Lucrezia superas la fianĉinaron de Kampanjo.
  4. Enciclopedia Italiana
  5. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj