Antonio Escohotado
| Antonio Escohotado | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Antonio Escohotado | |||||
| Naskonomo | Antonio Escohotado Espinosa | ||||
| Naskiĝo | 5-an de julio 1941 en Madrido | ||||
| Morto | 21-an de novembro 2021 (80-jaraĝa) en Ibizo | ||||
| Tombo | Santa Agnès de Corona (mul) | ||||
| Religio | Kristana ateismo vd | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Subskribo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | tradukisto filozofo eseisto universitata instruisto juristo | ||||
| Laborkampo | filozofio kaj juro | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Q5900437 vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio ESCOHOTADO Espinosa [eskooTAdo] (Madrido, 5-a de julio de 1941, - Ibiza, 21-an de novembro de 2021) estis hispana filozofo, advokato, eseisto kaj universitata profesoro.
Li skribis multajn verkojn pri juro, filozofio kaj sociologio. Li estis kontraŭ la malpermeso de drogoj en Hispanio, tial li estis kontestata figuro dum sia tuta vivo.
Escohotado pasigis la unuajn jarojn de sia vivo en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, kie lia patro estis gazetara ataŝeo ĉe la hispana ambasado. Reen en Madrido, li komencis studi juron kaj filozofion. En 1970, li forlasis sian laboron ĉe la Oficiala Kredito-Instituto kaj moviĝis al Ibizo, kie li laboris kiel tradukisto. Poste, en 1976, li fondis la noktoklubon Amnesia tie, kiu poste iĝus unu el la plej popularaj sur la insulo. En 1983 Escohotado estis arestita pro kokainposedo, kaj poste estis malliberigita. En malliberejo, li skribis sian ĉefan verkon: Ĝenerala Historio de Drogoj (1989-1999).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hispane Entrevista a Antonio Escohotado (intervjuo kun Antonio Escohotado)

