Antonio López Villanueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio López Villanueva
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1857 (1857-02-06)
Morto 18-an de decembro 1934 (1934-12-18) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio LÓPEZ VILLANUEVA (naskiĝinta en 1857 en Molina del Segura, Murcia Regiono, mortinta en 1934) estis hispana esperantisto, instruisto, muzika komponisto kaj gitaristo. Li estis aŭtoro de kelkaj el la plej gravaj lernolibroj kaj vortaroj de la unuaj periodoj de la Esperanto-movado en Hispanio.

Li estis esperantisto de 1902, danke al la amikeco kun Ricardo Codorniu, ankaŭ loĝanta en Murcio. Li verkis diversajn gramatikojn kaj vortarojn (la unuan en 1902), precipe kunlabore kun Vicente Inglada Ors. Li kunlaboris al „Tra La Mondo“, „La Revuo“ kaj „Juna Esperantisto“. Li estis membro de la Lingva Komitato.

Kiel muzikisto, li komponis diversajn muzikpecojn, ĉefe por gitaro. Siaepoke li akiris grandan prestiĝon kun la sesopo Thader, de kiu li estis direktoro, kaj kreis grandan kolekton de verkoj por ensemblo de ses muzikiloj.

Li krome estis enciklopedieca humanisto, kaj studis pentrarton, astronomion, medicinon kaj pedagogion.

En 2009, liaj posteuloj donacis liajn verkojn al la muzika centro de la Ĝenerala Arĥivo de la Regiono de Murcio [1]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.