Antonio Maceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Maceo Grajales

Antonio Maceo y Grajales naskiĝis en Santiago de Cuba (Kubo), la 14-an de junio 1848 kaj forpasis en Punta Brava, la 7an de decembro 1896), estis la dua Militestro de la Kuba Liberiga Armeo. Konata kiel La Kupra Titano Maceo estis unu el la sendependistaj gvidantoj plej gravaj en la dua duono de la 19-a jarcento en Kubo kaj Latinameriko.

Lia militista kariero komenciĝis kun la Liberiga Kuba Armeo kune kun lia patro kaj aliaj fratoj, kiuj sekvis Carlos Manuel de Céspedes kiel soldatoj. Pro sia kuraĝeco dum la bataloj, lertaj strategioj kaj ekzempliga disciplino li rapide ascendis laŭ la militista skalo malgraŭ la rasismaj kaj klasismaj tendencoj inter la patriotoj, kiuj plejparte apartenis al la burĝa aŭ aristrokrata medioj. La malriĉa origino kaj malhela haŭtkoloro de Maceo prokrastis lian promocion kiel generalo, kvankam la gradoj koronelo kaj brigadgeneralo venis relative rapide. La homoj sub lia komando nomis lin La Kupra Titano pro lia eksterordinara forto kaj rezistado al la vundoj kaŭzitaj de la kugloj.

Sia estro kaj instruisto li konsideris dominikanon Máximo Gómez, kiu poste iĝis la ĉefgeneralo de la Liberiga Kuba Armeo. Antonio Maceo kaj liaj trupoj eĉ sekvis lian ekzemplon, uzante la maĉeton anstataŭ multekostaj hispanaj sabroj kaj deficitaj pafarmiloj.

Antonio Maceo energie malakceptis la militistajn ribelojn de Vicente García en Lagunas de Varona kaj Santa Rita, kiuj minacis la unuecon de la sendependisma armeo kaj favoris la regionismajn tendencojn de la regiono Las Villas. La disdividoj, regionismo kaj la manko de la disciplino kontribuis al la fiasko de la impeto al la okcidentaj regionoj la malvenko de la revolucio en ĝia una periodo. Tion uzis la hispana generalo Arsenio Martínez Campos, honora militisto kiu ofertis pacajn garantiojn, amnistion por la revoluciuloj kaj reformojn kaze de la ĉeso de la dekjara milito.

Antonio Maceo estis unu el la kubaj gvidantoj kiuj rifuzis subskribi la Pakton de Zanjón, kiu metis finon de la milito. Li kaj kelkaj soldatoj (nomataj "mambises" en la hispana) renkontiĝis kun Marŝalo Arsenio Martínez Campos la 15-an de marto 1878 por diskuti la packondiĉojn, sed Maceo protestis, ĉar proponitaj kondiĉoj malkongruis kun la celoj de la sendependistoj. Inter ili estis nek la abolicio de la sklaveco, nek la sendependiĝo de la lando. La sola avantaĝo estis la amnistio por la batalantoj kaj la sensklavigo de la nigruloj de la Liberiga Kuba Armeo. Maceo ne agnoskis la traktaton kaj rifuzis la amnestion. Lia elpaŝo, konsiderata unu el la plej dignaj paĝoj en la historio de Kubo, estas konata kiel Protesto de Baraguá.