Antonio Ricardos
| Antonio Ricardos | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Antonio Ramón Ricardos y Carrillo de Albornoz | ||||
| Naskiĝo | 12-an de septembro 1727 en Barbastro | ||||
| Morto | 13-an de marto 1794 (66-jaraĝa) en Madrido | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | militisto | ||||
| Aktiva dum | 1741–13-a de marto 1794 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio Ramón RICARDOS y Carrillo de Albornoz (Barbastro, 12a de septembro 1727 - Madrido, 13a de marto 1794) estis hispana militisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li devenis de familio de elstaraj militistoj. Dum la milito de aŭstria sukcedo (1740-1748) li partoprenis en militagado ĉe Piaĉenco kaj la rivero Tedone, kaj eĉ sukcedis sian patron en la reĝimentestreco, estante nur 16-jaraĝa. Li batalis en la milito kontraŭ Portugalio (1762-1763), kaj atingis la rangon de generalo, post kio li studis la prusian militorganizadon, laŭ kio li estis sendita de Karolo la 3-a reorganizi la militaparaton de la Vicreĝlando Nova Hispanio.
En 1768 li estis membro de la komisiono por la fiksigo de precizaj limoj inter Hispanio kaj Francio. Li ricevis membrecon en la Ordeno de Santiago, kio utilos kontraŭ la atakoj de la Inkvizicio —kiu fakte atakis ĉiujn hispanajn tiamajn reformistojn de la Klerismo—. Li estis kunfondinto de la Real Sociedad Económica de Madrid kaj iĝis leŭtenanta generalo kaj inspektisto de kavalerio, kreis Militistan Lernejon en Ocaña, ktp. Sed novaj atakoj fare de la Inkvizicio limigis lin al pli malgrava posteno estre de la armeo en Gipuzko. Li ankaŭ apartenis al la Kompanio de Filipinoj.
Kiam Hispanio deklaris militon al Francio, post la ekzekuto de Ludoviko la 16-a, Ricardos iĝis konsilisto de Manuel Godoy. Karolo la 4-a promociis lin al kapitangeneralo kaj guberniestro de Katalunio (1793), pro kio li komandis la armeon kiu invadis Roussillon. Inter aprilo kaj septembro li okupis Arles, la riveron Tech kaj Bellegarde, kaj venkis en la bataloj de Mas Deu kaj de Trouillas, kie oni okazigis milojn da mortoj. Luc Dagobert ne povis venki lin eĉ kiam Ricardos devis retiriĝi kun 20 000 homoj kaj 106 kanonoj, dum preskaŭ unu monato. Poste li venkis denove la francajn armeojn en Aspres, kaj okupis Port-Vendres, Santelme kaj Collioure, dominante tiel la tuta marbordo de Roussillon. Li revenis al Madrido por peti apogon al Godoy. Tiukadre li mortis en 1794.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Beltrán, M.; Beltrán, A.; Fatás, G. (dir. kaj kunord.), Aragoneses Ilustres; Zaragoza: Caja de Ahorros de la Inmaculada, 1983. pp. 135-136.

