Antonio Romero Ortiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Romero Ortiz
Persona informo
Antonio Romero Ortiz
Naskiĝo 24-an de marto 1822 (1822-03-24)
en Santiago de Compostela
Morto 18-an de januaro 1884 (1884-01-18) (61-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Sacramental de San Lorenzo y San José cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko calle de Serrano vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Liberal Union vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoĵurnalisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio ROMERO Ortiz (Santiago de Compostela, 24a de marto 1822 - Madrido, 18 de januaro 1884) estis hispana politikisto, advokato kaj ĵurnalisto, ministro pri justico dum la Provizora Registaro de la Demokratia Jarseso kaj ministro pri kolonioj en registaroj de Zabala kaj Sagasta, fine de la Unua Hispana Respubliko. Li ludis gravan rolon en la regiona movado konata kie "galega provinciismo", kaj tiukadre en 1846 li partoprenis en la nomita insurekcio de Solís en Galegio kontraŭ la registaro de Narváez, pro kies malsukceso li devis ekziliĝi al Portugalio, por eviti mortpunon. Kiel ĵurnalisto li kunlaboris en publikaĵoj kiel Santiago y a ellos kaj El Porvenir, kun José Rúa Figueroa,​ La Nación kaj La Península, kiun li fondis kaj kiu survivis ĝis la proklamo de la Leĝo de Presado de Cándido Nocedal.

En 1854 li estis sekretario de la registaro en Madrido, kaj poste guberniestro de provincoj​ Toledo, Alikanto kaj Oviedo.​ Inter 1865 kaj 1866 li estis vicsekretario pri justico ĉe la registaro de O'Donnell. Krome li estis deputito dekdu-foje nome en 1854, 1858, 1863, 1864, 1865, 1869, 1871, aprilo 1872, aŭgusto 1872, 1876, 1879 kaj 1881,​ la tri lastaj por la distrikto de Noya.​

La Ministraro de Hispanio kunside en 1869. Laureano Figuerola, Sagasta, Ruiz Zorrilla, Prim, Francisco Serrano y Domínguez, Topete, Adelardo López de Ayala, Antonio Romero Ortiz kaj Lorenzana (foto de J. Laurent).

Je la Revolucio de 1868 li apogis ĝin kaj iĝis unu de ties ĉefaj gravuloj.​ La 8an de oktobro li estis nomumita ministro pri Justico — en kabineto prezidita de la generalo Francisco Serrano —, kaj li servis tiupostene ĝis la 18a de junio 1869. El tiu ministerio li adoptis serion de decidoj, kiujn dekstruloj konsideris kontraŭklerikalaj, inter kiuj la dekreto de la 12a de oktobro per kiu oni nuligis la Ordenon de Jezuitoj. Opozicianta kontraŭ la mortpuno, dun sia regado kiel ministro pri Justico ne okazis ekzekutoj. Li estis la lasta ministro pri kolonioj de la Unua Respubliko, en registaroj de Zabala kaj Sagasta, inter la 13a de majo 1874 kaj la 31a de decembro samjare.​

Dum la regado de Alfonso la 12-a, li estis prezidanto de la Asocio de Hispanaj Verkistoj kaj Artistoj kaj guberniestro de la Banko de Hispanio inter marto 1881 kaj oktobro 1883. Aŭtoro de La literatura portuguesa en el siglo XIX (1869), li estis elektita membro de la Real Academia de la Historia la 12an de marto 1880, pri kio li ekposedis la 30an de januaro 1881.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Espín Cánovas, Diego (1969). «La Constitución de 1869 y la legislación civil española hasta 1874». Revista de Estudios Políticos (IEP) (163): 117-138. ISSN 0048-7694.
  • Fernández Bremón, José (22a de januaro 1884). «Crónica general». La Ilustración Española y Americana (Madrid) XXVIII (III): 42. ISSN 1889-8394.
  • Fernández Cortizo, Camilo (2013). «Las 'ocurrencias revolucionarias' de 1846 en Galicia: exilio en Portugal y relaciones hispano-lusas». População e Sociedade (Centro de Estudos da População, Economía e Sociedade) (21): 11-27.
  • Fernández Estrada, Luis (1992). «Reacción de la Iglesia ante el régimen previsto para los esponsales en el proyecto de código civil de 1851». Ius Canonicum (Servicio de Publicaciones de la Universidad de Navarra) XXXII (II): 629-664. ISSN 0021-325X.
  • Ferrer Benimeli, José Antonio (2000). «Práxedes Mateo Sagasta, Gran Maestre de la Masonería». Berceo (139): 165-178. ISSN 0210-8550.
  • Fuenmayor, Amadeo de (1990). «El matrimonio en el código civil». Ius Canonicum (Servicio de Publicaciones de la Universidad de Navarra) XXX (I): 223-241. ISSN 0021-325X.
  • Menéndez Pelayo, Marcelino (1978). Historia de los heterodoxos españoles. Madrid: La Editorial Católica.
  • Priego Fernández del Campo, José; Cabezón, Pilar (1995). «La colección "Romero Ortiz" un museo romántico». Militaria: revista de cultura militar (7): 455-475. ISSN 0214-8765.
  • Revuelta González, Manuel (1984). La Compañía de Jesús en la España contemporánea: Supresión y reinstalación (1868-1883). Editorial Sal Terrae. ISBN 9788485281534.

Romero Ortiz, Antonio (1869). La literatura portuguesa en el siglo XIX: estudio literario. Madrid: Tipografía de Gregorio Estrada.