Antropofagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antropofagio, ankaŭ nomata hommanĝado aŭ kanibalismo, estas la ado, ke homoj manĝas homojn.

Ĝi okazas en multegaj mitoj kaj fabeloj. Ofte la hommanĝulo estas ogro aŭ (preferite ina) sorĉisto. Oftege, unu etno diras, ke alia etnoso praktikas antropofagion. Tio estas bona ebleco kalumnii la fremdan, ofte malamikecan etnoson.

Antaŭ kelkaj centjaroj la eŭropanoj certis, ke multaj afrikanaj popoloj antropofagis, kaj ili kreis plej absurdajn rakontojn pri hommanĝuloj. Inverse la afrikanoj sciis, ke la eŭropanoj estis antropofagoj – kaj ĝuste tial forportis amasojn da okcidentaj afrikanoj. La nazioj kaj Martin Luther kalumniis la judojn esti hommanĝuloj.

Hodiaŭ eŭropanoj ĉefe kredas, ke la papuoj en Nova Gvineo antropofagas aŭ almenaŭ antropofagis en antaŭaj tempoj. Jes, ili (aŭ parto el ili) faris ĝin – memkompreneble simbolsence, simile al la kristanoj, manĝante la korpon de Kristo. Sed multaj eŭropanoj kaj nordamerikanoj ne volas kredi, ke malhelhaŭtulo en la novgvinea praarbaro kapablas simboligi.