Antropomorfismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Personformigo de Vikipedio, Wikipe-tan

Antropomorfismo estas tendenco atribui homajn ecojn al nehoma estaĵo.

En la (beletra) literaturo kaj en la retoriko oni uzas ĝin kiel stilan rimedon, sed nomas ĝin personigo.

Ĉi tiu hundo estas kostumita per homaj vestaĵoj por komika efiko.

En teologio antropomorfismo signifas paroli pri Dio uzante homajn karakterizojn por priskribi ĝian personecon kaj agojn. En la antikvo oni ĝenerale faris tion. Ekzemple en la Biblio (ekz. Gen. 8:21: "Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron..."; Mat. 5:35, la piedoj de Dio). Poste la solidigo de la pensado abstrakta en la filozofio kaŭzis la forlason de antropomorfismoj.


Eksteraj ligiloj

greke Artikolo pri antropomorfismo (en la angla) greke Artikolo en la "Cyclopædia", "An universal dictionary of arts and sciences", de Ephraim Chambers de 1728 (en la angla)