Saltu al enhavo

Antsiranana (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antsiranana
komunumo de Madagaskaro
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 19′ S, 49° 18′ O (mapo)-12.32244444444449.295Koordinatoj: 12° 19′ S, 49° 18′ O (mapo) [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Antsiranana (Madagaskaro)
Antsiranana (Madagaskaro)
DEC
Situo de Antsiranana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antsiranana [+]
vdr

Antsiranana (malagase Antsiranana), antaŭ nomita Diego-Suarez ĝis 1975 [1], estas urbo en la ekstrema nordo de Madagaskaro. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco kaj de Diana Regiono.

Antsiranana havis proksimuman loĝantaron de 115 015 en 2013 [2].

La urbo estas unu el la madagaskaraj turismaj cellokoj kaj estas vizitata de krozoŝipoj. Kun siaj parte grandaj ŝtondomoj el la kolonia epoko, la buntaj fasadpentraĵoj kaj la relative puraj stratoj, ĝi ofertas agrablan etoson kiu distingas ĝin de aliaj urboj en Madagaskaro.

La urbo estas ligita al la ĉefurbo Antananarivo kaj al la francaj transmaraj departementoj Reunio kaj Majoto per Flughaveno Arrachart, situanta ĉe la suda periferio de la urbo ĉe la RN 6.

La urbo estis franca kolonio fine de la 19-a jarcento.

Ĝis 1975, la loko ricevis la nomon de la portugala esploristo Diogo Soares, kiu alteriĝis ĉi tie en 1543. Laŭ alia teorio, ĝi ricevis la nomon de la maristoj Diégo Dias kaj Fernan Soares.

En la 1880-aj jaroj, Francio iĝis interesita pri la golfo por establi karbostacion por vaporŝipoj. La 17-an de decembro 1885 subskribis la reĝino Ranavalona la 3-a. traktato kiu donis al la francoj la protektoraton super la golfo, la ĉirkaŭa regiono kaj la insuloj Nosy Be kaj Sankta Maria de Madagaskaro. Post la kompleta transpreno (koloniigo) de Madagaskaro fare de Francio, la areo estis metita sub la administradon de la tuta insulo en 1896.

Poste, Diégo-Suarez iĝis unu el la plej gravaj bazoj de la Franca Mararmeo en la Hinda Oceano.

Marhaveno

[redakti | redakti fonton]

Post la sendependiĝo de Madagaskaro en 1960, la haveno perdis sian originan gravecon, komence la francaj armetrupoj daŭre uzis ĝin ĝis junio 1974. Hodiaŭ ĝi estas la tria plej granda marhaveno en la lando [3].

Kvankam la haveno de Diégo estas la tria plej granda kaj plej grava post Toamasina/Tamatave kaj Mahajanga/Majunga, ĝi nur ludas certan rolon en importado de eksterlande. Nacie produktitaj varoj atingas la urbon ĉefe per tero.

En 2018, en la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en Pekino, estis subskribita memorando de kompreno inter la madagaskara registaro kaj la Ĉina Voja kaj Ponta Korporacio pri konstruado de granda haveno apud Antsiranana [4][5].

Kvartaloj

[redakti | redakti fonton]
  • Cap Diego
  • Place Bazary
  • Grand Pavois
  • Avenir
  • Lazaret Nord
  • Mangarivotra
  • BAZARikely
  • Tanambao Nord
  • Tanambao Tsena
  • Tanambao Sud
  • Tanambao III
  • Tanambao IV
  • Tanambao V
  • Lazaret Sud
  • Mahatsara
  • Soafeno
  • Cité Ouvrière
  • Ambohimitsinjo
  • Morafeno
  • Manongalaza
  • Ambalavola
  • SCAMA
  • Anamakia
  • Tsaramandroso

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tiu nomo kiu ankoraŭ troviĝas en diversaj ortografiaj formoj; precipe la mallonga formo Diégo estas ankoraŭ uzata hodiaŭ.
  2. Institut National de la Statistique, Antananarivo.
  3. 2.1.5 Madagascar Port of Antsiranana (Diego Suarez), dlca.logcluster.org (alirita la 6-an de novembro 2018)
  4. La CITES a dit non à la proposition de l’Etat d’indemniser les trafiquants de bois précieux Arkivigite je 2018-11-07 per la retarkivo Wayback Machine, lachasse-info.com (alirita la 6-an de novembro 2018)
  5. Madagascar décroche plusieurs accords avec la Chine, chine-magazine.com (alirita la 6-an de novembro 2018)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]