Antun Radić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antun Radić
Persona informo
Antun Radić
Naskiĝo 11-an de junio 1868 (1868-06-11)
en Martinska Ves
Morto 19-an de februaro 1919 (1919-02-19) (50-jaraĝa)
en Zagrebo
Tombo Mirogoj vd
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Partio Kroata Kamparana Partio vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalistotradukistoetnografo vd
Laborkampo literary activity • politika agado • translating activity • etnografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antun RADIĆ (naskiĝinta la 11-an de junio 1868 en Desno Trebarjevo/ provinco de Sisak-Moslavina, mortinta la 10-an de februaro 1919 en Zagrebo) estis aŭstri-hungaria kaj kroata etnologo, publicisto, filologo, pedagogo kaj politikisto.

memortabulo ĉe la Zagreba humanisma gimnazio; tie kaj lernintis kaj lernigintis Antun Radić

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de slavistiko kaj klasika filologio inter 1888 kaj 1892 en Zagrebo kaj Vieno li doktoriĝis en 1892 pri la kroatlingva literaturo. Poste li instruistis ĝis 1897 ĉe gimnazioj je Osijek, Požega, Varaždin kaj Zagrebo.

Inter 1897 kaj 1901 li laboris ĉe antologio pri tradicioj de sudlavoj, Zbornik za narodni život i običaje Južnih Slavena. Temis pri la unua en Kroatujo aperinta etnologia-folklora gazeto. Publikigis ĝin HAZU, la Kroatia akdaemio pri sciencoj kaj arto.

En 1899 li fondis la magazinon "Dom. List hrvatskomu seljaku za razgovor i nauk". Temis pri la unua porkamparana gazeto en Kroatujo. Ĝin enhavigis ĉefe Radić; li redaktistis ĝis 1904. Laŭ li mankis tiam politika partio engaĝiĝanta por kamparanoj. Sekve li fondis kune kun la frato Stjepan la partion Hrvatsku pučku seljačku stranku (HPSS) kiu alinomiĝis en 1920 HRSS (Hrvatska republikanska seljačka stranka) kaj en 1925 HSS (Hrvatska seljačka stranka). Antun helpis formuli la partiprogramon kaj kunordigi kunvenojn ktp. Trifoje li estis deputito parlamenta. Tiam li instigis reformojn koncerne la administradon kaj la edukosistemon. Antun ankaŭ verkis por partiorganoj, ekz. inter 1908 kaj 1909 por "Dom": ties eldonisto li estis inter 1912 kaj 1914. Sekretario ĉe Matica Hrvatska, la plej grava kroata kulturligo, li estis inter 1901 kaj 1909. Inter 1906 kaj 1909 Radić redaktis ties organon "Glas Matice Hrvatske", kie senteblis lia malŝato de modern(em)aj verkistoj. Ekde 1917 li profesoris ĉe la Dua zagreba humanisma gimnazio.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam sia etnologia laborado daŭris nur de inter 1896 kaj 1902 li evoluigis kelkajn interesajn aferojn. Liaj vizioj kaj teorioj legeblis ĉe Osnova za sabiranje i proučavanje građe o narodnom životu. Sekve li iĝis fondinto de kroatia etnologio kiel memstrara scienco. La citita verko planitis kiel malibro pri etnologia esplorado. Antaŭparole li substrekis la necesegon de establi tiun ĉi branĉon. Esplorobjekto estu la popolo mem kaj ĝia kulturo. Por Radić ekzistis duala sociala-kultura strukturo ĉe kroatoj kun priplorinda dissplitiĝo je kamparanoj kaj nekamparanoj. La unuopaj kolektivoj, laŭ Radić, havas sian propran kulturon. Aŭtentikecon tamen posedus nur la kamparana kulturo dume la dua estus plena de fremdaj influoj. Por Radić nur komprenantoj de la kaj el la popolo estas dignaj iĝi etnografiistoj: do kamparanoj kaj ne en urboj vivantaj intelektuloj kun popolkontakto (ekz. instruistoj, pastroj). Radić mem malkaŝe diris ke la celoj de tia alproksimiĝo je etnologio estos kaj sciencaj kaj politikaj. Ideologie estu farata tie repaciĝo inter la popolo kaj la altaj socialaj klasoj kaj reciproka altestimo; la kamparanoj sekve ne plu troviĝu ekstere de politika decidofarado.

Sed Radić ankaŭ okupiĝis pri literatura historio. Li tradukis el la rusa lingvo (Aleksandr Puŝkin, Nikolaj Gogol, Lev Tolstoj), kaj publikigis plurajn tekstojn pri aktulalaj politikaj temoj, ekz. pri la stato de Kroatio ene de la Danuba monarkio, la Rezolucio de Rijeko aŭ la rolo de HPSS ene de la kroatia socio.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia frato Stjepan Radić kaj la nevo Pavel Radić ankaŭ politikistis. Li murditis fare de la ĉetnika gvidanto Puniša Račić.

Fonto[redakti | redakti fonton]