Antverpena Grupo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antverpena Grupo Esperantista estis la unua Esperanto-grupo en Antwerpen. Dum jardekoj ĝi kunekzistis kun samurba "La Verda Stelo" kaj pluraj grupoj en ĉirkaŭaj lokoj (Berchem, Borgerhout, Boom, Sint-Mariaburg). Ĝia detala historio estas verkota.

Emblemo de la Antverpena Grupo Esperantista. Ĝi estas desegnita de Raymond Van Melckebeke, la kunfondinto kaj unua prezidanto de la grupo. (Laŭ informo lia nepo, André Van Melckebeke.)

Ekesto kaj komenca agado[redakti | redakti fonton]

Post kurso kiun donis Lucien Blanjean ekde oktobro 1902 en la Reĝa Ateneo de Antwerpen, en decembro kelkaj esperantistoj kuniĝis por prepari propagandon kaj publikan kurson. Malferma parolado okazis en hotelo Stanley je la 10-a de januaro 1903; kurso komenciĝis je la 17-a en "Taverne Royale". Dum sekvanta februaro 30 lernantoj decidis fondi grupon "Antverpena Grupo Esperantista".

La komitato de la grupo konsistis el:

La grupo tuj ricevis la subtenon de la antverpenaj ĵurnaloj. Rapide la membraro kreskis ĝis 120. Okazis kursoj por viroj kaj virinoj. Ĝi organizis ekspoziciojn en 1903, 1904 kaj 1904 kaj partoprenis en ekspozicioj en Saint-Omer, St Louis kaj Alger. La biblioteko posedis ĉ. 200 librojn.[1]

Statuto[redakti | redakti fonton]

La regularo de la grupo estis tre konciza: [2]

Paragrafo unua. — Grupo estas fondita en Antverpeno, havanta la celon propagandi la helpantan lingvon internacian Esperanton. Ĝi estas nomata "Antverpena Grupo Esperantista" (A.G.E.).

Par. 2a. — La grupanoj promesas eviti ĉiun diskuton politikan aŭ religian dum la kunvenoj de l' Grupo.

Par. 3a. — Ĉiuj aktivaj grupanoj pagas kotizaĵon da kvar frankoj (4,00) donantan la rajton ricevi abonon de la Belga Sonorilo. Tamen, se kelkaj samfamilianoj kunloĝantaj estas membroj de l'Grupo unu el ili pagas 4 frankojn kaj la aliaj 1,50 fr.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pajleroj kaj Spikoj[redakti | redakti fonton]

  • Pajleroj kaj Spikoj, kolekto da rakontoj kaj anekdotoj. Antverpena Grupo Esperantista (lernantinoj de la supera virina kurso). Eld. Ferd. Casie, Antwerpen. 1909. 48 paĝoj, 20x13 cm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la revuo Tra la Mondo, aprilo 1906, p. 152.
  2. Belga Sonorilo, majo 1903, paĝo 91.