Anu (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dingir, kojnoforma signo por An.

Anu en akada lingvo, aŭ An en sumera lingvo, estis ĉiela diaĵo de la mezopotamia mitologio. Farinto de la krejtaĵaro, dio izoliĝinta, do neinteresata pri siaj kreaĵoj[1] estas la patro de la dioj kaj edzo de la diino Antu. Al li estis sankta la nombro 60, la plej alta cifero de la sesdekuma sistemo mezopoamia.
An/Anu en la akada lingvo signifas "tiu kiu apartenas al la ĉieloj".

Li naskiĝis kune kun lia kontraŭparto Ki, la Tero, el la praa Maro (Nammu) alestigante dekomence unikan kompleton (nomata “Kosma monto”, la An-Ki). An kaj Ki estis sekve disigitaj de la dio Enlil, de ili generita.
La dio An/Anum prezidas la asembleon de la Anunakoj, kaj plue konsistigas la kosman triadon kune kun Enlil kaj Enki. Li ankaŭ apartenas al la rondo de la kvar kreintaj dioj, kiun konstituigas la menciita triado kun la diino Ninhursag (Aruru).

Sumera kosmologio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kreinto, sed siavice naskiĝinta. Kompare kun la Biblia Dio al li mankas la eterneco kaj la amo al siaj kreitoj. Vidu: La du bibliaj rakontoj pri la kreo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • La du bibliaj rakontoj pri la kreo]]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luigi Cagni, «La religione della Mesopotamia», in Storia delle religioni. Le religioni antiche, Laterza, Roma-Bari 1997, ISBN 978-88-420-5205-0
  • Jordan, Michael: Encyclopedia of gods: over 2,500 deities of the world. Facts on File, 1993.
  • Kramer, Samuel Noah: La historia empieza en Súmer. [1956]. Barcelona: Orbis, 1985.